Krapoj
Krapoj (angle Craps) estas ĵetkuba monludo en kiu ludantoj faras vetojn pri la rezulto de ĵeto, aŭ serio de ĵetoj, de du ĵetkuboj. Ludantoj povas veti monon kontraŭ unuj la aliaj (strataj krapoj) aŭ banko (kazinaj krapoj).
Krapoj | ||
---|---|---|
kubludo | ||
Eldondato | nekonata valoro | |
Historio
redaktiKrapoj formiĝis el simpligo de la malnova angla vetludo Hazard. La moderna versio de la monludo alvenis al Nov-Orleano pere de Bernard Xavier Philippe de marigny de Madeville, filo de riĉaj bienhavantoj, kaj vetludisto, kaj politikisto.[1] Estis difekto in la versio de Bernard en la manieron per kiu ludantoj vetis kune aŭ kontraŭe la ĵetanto. John H. Winn aldonis la "Ne Pasu" (angle Don't Pass) veton, kiu korektis tiun difekton, kaj tiu estas la versio de krapoj kiu ankoraŭ ekzistas.[2].
La vetludo, unue konita kiel crapaud (france: bufo) ŝuldas sian modernan popularecon pere de la Afrika-Usona socio.[3].
La elveno
redaktiUnu ludanto, la ĵetulo, vetas certan sumon kontraŭ la aliaj, poste ĵetas du ĵetkubojn. La rezultoj estas klasitaj jene:
- 2, 3, 12 - krapoj
- 7, 11 - naturoj
- 4, 5, 6, 8, 9, 10 - poentoj
Je la elvena ĵeto, lundantoj vetas je la antaŭvico aŭ la malantaŭvico. Se la ĵetulo ĵetas krapon, ĉiuj ludantoj perdas siajn antaŭvicajn vetojn. Se la ĵetulo ĵetas naturon, ili gajnas. Alie, la ĵeto iĝas la poentaro de la ĵetulo, kaj li refoje ĵetas.
La malantaŭvico funkcias tute male al la antaŭvico krom pro 12.
La poento
redaktiĴetinte sian poentaron la ĵetulo devas reĵeti tiun saman poentaron antaŭ ĵeti 7 poentojn. Se li sukcesas, la antaŭvico gajniĝas; male, ĝi perdiĝas.
La vicoj estas pagataj 1:1.
Kelkaj Krapaj terminoj
redakti- Ĵeto - unu ĵeto de la ĵetkuboj
- Rondo - la totala nombro da fojoj, ke la ĵetkuboj estas ĵetitaj inter antaŭvicaj decidoj
- Rondumo - la totala nombro da rondoj antaŭ ke la ĵetulo perdas la ĵetkubojn al la sekva ĵetulo (la ĵetkuboj perdiĝas al la sekva ĵetulo nur kiam ĵetita sepo rezultas en antaŭvica perdo)
- Sekvado
- ĵetoj konsistantas rondo, kaj
- ĵetoj inter decidoj
- Decido - antaŭvica gajno aŭ perdo kaj ĝi povas enhavi plurajn ĵetojn. Decido okazas je la lasta ĵeto de rondo.
- Elvena ĵeto - la ĵeto tuj post decido
- Naturoj - ĵetoj kiuj sumiĝas je sep aŭ dek-unu
- Krapoj - ĵetoj kiuj sumiĝas je du, tri, aŭ dek-du
- Poentaro - iu ajn ĵeto, kiu ne estas naturo au krapo (kvar, kvin, ses, ok, naŭ, dek)
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Bridges, Tyler, Bad Bet in the Bayou Farrar, Strauss & Giroŭ (2001)
- ↑ The History of Craps
- ↑ Asbury, Suckers progress; an informal history of gambling in America from the colonies to Canfield. New York: Dodd, Mead & Co. (1938)