LUKÁCSY Kristóf (luka:ĉi) estis hungara armenologo. Li naskiĝis en Bethlen la 30-an de marto 1804 kaj mortis en Szamosújvár la 24-a de oktobro 1876.

Biografio redakti

Kristóf Lukácsy ordinis pastro en Vieno] en 1827 kaj ekde tiam li estis armena helppastro en Szamosújvár. Ekde 1837 li estis instruisto en pastroedukejo de Gyulafehérvár, ekde 1853 samloke gimnazia direktoro. Ekde 1856 ĝis sia morto li estis armenkatolika parokestro de Szamosújvár, distrikta dekano, ekde 1861 samtempe direktoro de la loka gimnazio. Dum la periodo de absolutismo li rifuzis la nomumon armena episkopo de Transilvanio. Per sia donaco (40 000 Ft) li establis la armenan knaborfejon en Szamosújvár. Li estis la establinto de la hungarlingva armenologio. Lia armena-latina vortaro restis en manuskripto.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Historia Armenorum Transsilvaniae (Vieno, 1859);
  • Adalékok az erdélyi örmények történetéhez (Kolozsvár, 1867);
  • A magyarok őselei, hajdankori nevei és lakhelyei (Kolozsvár, 1870).

Bibliografio redakti

  • L.-szám (Armenia, 1893. 11.).

Fonto redakti