Kristala Urbo

urbo en Teksaso, Usono


Kristala Urbo, angle Crystal City - estas urbo de Teksaso, ŝtato de Usono. Laŭ censa takso de la jaro 2018, la urbo havas 7269 loĝantojn. Ĝi estas la administra centro de la loka kantono Zavala. Proksimume 10 kilometrojn norde de la urbocentro situas la rezervujo Averhoff de la rivero Nueces (hispane por "nuksoj" pro multaj arboj de pekanoj tie trovitaj de la unuaj setlintoj).

Kristala Urbo
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 78839
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 354  (2020) [+]
Loĝdenso 672 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 41′ N, 99° 50′ U (mapo)28.6844-99.8278Koordinatoj: 28° 41′ N, 99° 50′ U (mapo) [+]
Alto 170 m [+]
Areo 9,456915 km² (94 5.6 915 ha) [+]
Kristala Urbo (Teksaso)
Kristala Urbo (Teksaso)
DEC
Kristala Urbo
Kristala Urbo
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Kristala Urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crystal City, Texas [+]
vdr

Ĝi estis instalita kiel terkultura kaj ranĉa komunumo kaj estis ĉefa fervoja halto troviĝanta je 180 kilometroj aŭ 110 mejloj de San Antonio. Spinaco fariĝis ĉefa rikolto kaj la urbo promociis sin kiel "Spinaca Ĉefurbo de la Mondo." Dum la dua mondmilito, granda internada kampadejo por usonanoj kun familiaj radikoj en Germanio, Italio kaj Japanio situis ĉi tie.

Eksteraj ligiloj redakti