Kristana animpuriĝo

Kristana animpuriĝo koncernas la pardonpeton kaj redonon de la amikecon kun la Dio ofendata per leko. Ĝi supozas la konscion pri peko: la pardonpentanto estas vere pentanta kaj ekpraktikanta la purigajn religiajn ilojn nur pro tio ke mem konscias pri sia peko kaj pri sia devo pardonpeti.

La evangelio kaj la eklezia tradicio instruas pri la momenton de la puriga trairo kaj la rimedoj, kiuj ĝenerale estas la:

  1. Sakramento de la konfeso aŭ repacigo
  2. Sakramento de la Eŭkaristio
  3. transtomba animpuriĝo

Sakramento de la pento redakti

En la konfeso la baptito, pentinta kaj engaĝiĝinta eviti la pekon, sin akuzas ĉe sacerdoto pri kulpoj plenumitaj, ricevas kaj akceptas la trudordonon de punago por akiri la pardonon. Per tio efektiviĝas la repacigo kun Dio kaj do la pardono, la repacigo kun la Eklezio, la rekupero, se jam perdita pro la mortopekoj, de la dia graco.

Kondiĉo por ke ĉio tio efektiviĝu estas la sincera pento kaj sinkondamno pro la peko. Tiu dolorpleneco estas vidata de Dio kaj juĝata ankaŭ de la konscienco de la pentinto mem.[1]

Oleo de la malsanuloj redakti

Por tiu kiu estas serioze malsana aŭ liaj fortoj grave febliĝis pro maljuneco, la Sinjoro aktualigas alian vojon por atingi la purigadon: la [[Unkto|sakramento de la oleoj por la malsanuloj”. Ĝi provizas per aparta animgraco kiu unuigas pli intime la malsanulon al la pasiono de Kristo donante konsolon, pacon, kuraĝon, kaj la pardonon pri la pekoj se la malsanuloj ne povis aliri konfeson. Ĉiukaze tiu unkto, anoncita kaj ordonita de la apostolo aŭtoro de la Epistolo de Jakobo, pretigas al la alproksimigo al la Domo de la Patro. [2]

Sakramento de la Eŭkaristio redakti

Per la ricevo de tiu sakramento realiĝas la plej intima unuiĝo al Dio kaj Kristo kiu estos la celo de la pasaĵo el tio vivo al tiu de Dio mem. Ĉi-kaze Eŭkaristio ricevas la nomon de viatiko (necesaĵo por la vojaĝo).

Transtomba purigado redakti

La transtomba purigado, laŭ la kristanaj eklezioj ĝin konfesantaj, kiel la katolika, baziĝas sur la neceso aliri Dion en postulita morala perfekteco, kiun neniu kapablas atingi en ĉi tiu mondo, kvankam la ricevo de la sakramentoj kiuj donas la repacigon kun Dio. Laŭ la eklezioj konfesantaj la ekzisto de Purgatorio, ĝi estas donaco de la mizerikordo de Dio ankaŭ se ne eblas pliscii pri ĝia naturo.[3][4]

La apogon pli fortan rilate la ekziston de la purgatorio, la Katolika Eklezio ricevas de la Koncilio de Trento kiu deklaris Purgatorion kredenda dogmo kaj certigis ke la animoj puriĝantaj en purgatorio povas esti perpreĝe helpataj de la vivantaj fideluloj. Por tio la la katolika eklezio urĝe sugestas la mesan oferon kaj la akiron de la Indulgenco aplikebla, laŭ la dia volo, al la animoj puriĝantaj: indulgenco devas ĉiam esti akompanatan de la preĝo kaj de la sincera pento pro la pekoj kaj de amo al Dio. Indulgencon oni ne povas akiri sen tiuj amindispozicioj.

Animpuriĝo en religioj nekristanaj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Katekismo de la Katolika Eklezio n. 310.
  2. qwert [Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio] n. 319.
  3. La ortodoksa eklezio ne parolas eksplicite pri purgatorio sed nur pri tri statoj de la fidelulo mortinta: unu ĉe la dia lumo (Paradizo) kaj du stataj situacioj en la infero: infero laŭtempa kaj infero definitiva. La pentinto de la portempa situacio povas ricevi helpon per la preĝoj kaj indulgoj de la fideluloj ankoraŭ en ĉi tiu mondo.
  4. Protestantoj kutime rifuzas la dogmon de la Purgatorio: interalie pro la fakto ke pri ĝi ne mencias la Nova Testamento dum laŭ ili la “kristana tradicio” kurus inter necertecoj.