Kristana paradizo estas la kreo je transtera feliciga situacio kiun Dio alestigas por la homoj jam kreitaj laŭbilde de Dio. Ĝi estas la lasta senco de la tuta kreitaĵaro, la fina celo de la eliro el la ekzisto, kiu devus fariĝi de ĉiu homa aktiveco por kristanoj. Se tion diri per la vortoj de la Katekismo de la Katolika Eklezio, en tiu ĉe la n. 1024 (CCC) estas difinite: “La Ĉielo estas la celo fina de la homo, kaj la realiĝo de liaj plej profundaj aspiroj, la stato de feliĉo supera kaj definitiva”.

Tiu kredero apartenas al la kredo de ĉiuj kristanaj eklezioj kaj kuŝas en iliaj memorigiloj (dogmoj).

Ĉiuj homoj, ĉiu el kiuj havas sian individuecon, bezonas, laŭ la kristana teologio. sian komplementon, kiu por la kristanoj estas la paradiza situacio kun la senpera vizion de Dio. La homo havas, pro dia volo, sian individuecon kiu restas tia porĉiam. Tiam neniam eblas absorbo de la homa mi en la dian mion. [1]

Kaj, krom signo de la dia malavareco kaj senpaga donaco, la Paradizo, laŭ la pribiblia interpretado de la Eklezioj Katolikaj kaj Ortodoksaj kaj ĝenerale Orientaj, estas ankaŭ gajnaĵo akirebla per la adhero kaj realigo, interna kaj ekstera, de la verkoj de Kristo ordonitaj kiel aperas en la imagita fina juĝo (vidu sube Mateon 25, 31-46)

Se en la homo elstaras la iniciatemo kun la deziro esti ankaŭ mem faktoro de sia destino, tio estas aprobita de Kristo prezentanta specimenon de verkoj utilaj ankaŭ por la paradizo.

La paradizo estas kutime prezentata kune kun la Purgatorio kaj Infero kiel situacioj akiritaj per la tipo de la verkoj libere efektigitaj de la homo.

Ĉu la Biblio parolas pri Paradizo? redakti

  • Malnova Testamento.
  • Hebreoj, popolo inter kiu okazis la Javea revelacio, verkis la Biblion, sed ankaŭ rakontis sian pensadon alimaniere, ekzemple per paralela literaturo. Ero de tiu literaturo, por diversaj kristanaj eklezioj (ekzemple katolikoj kaj ortodoksuloj) estas parto de la Biblio mem: oni vidu la tieldiritajn duakanonajn librojn kiel la unuan kaj duan de Makabeoj kaj la Libro de la Saĝo. Ĝuste en la Dua libro de Makabeoj, en la 7-a ĉapitro, estas imagita dialogo de la patrino kun la 7 filoj sojle de martiriĝo: nu ŝi helpas ilin per la perspektivo de la resurekto kaj de la postmorta ĝojo ĉe Dio. Krome, en la Libro de la Saĝo estas instruata la postmortan vivon kun aludo al la restado ĉe Dio.
  • Profeto Ezekielo, en la versegoj 28: 11- 15 kaj 31: 3 – 9, laŭ iuj ekzegezistoj, aludus al io paradiza ĉe Dio.
  • Nova Testaamento:
  • Kristanoj kutime citas, interalie, Mateon 25,34 kie Jesuo garantias tion kiel pri realo eleterne preparita, kaj ne iluzia kaj esperita. "Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo”.
  • En la Unua letero de Johano oni legas en 3, 2-3“Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas. 3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta”.
  • En Sankta Paŭlo (1Kor 13,12) oni legas ke la paradizo, nome la senpera kontakto kun Dio, estis spertita de li kiu tiel komentas: “Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele;
   sed tiam okulon ĉe okulo;
   nun mi konas laŭparte;
   sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.“

Tie ni aŭdos “nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli”

  • En Mateo 25, 31-46 estas klare indikata la sorto de tiuj kiuj observas la Jesuajn preceptojn, nome “foriros ... justuloj en eternan vivon”.

"31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35 ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; 42 ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46 Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

  • En la Apokalipso estas skribite: ”Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj: Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio”.

Oni notu ke la en la Nova Testamento la vivo ĉe Dio, nome la paradizo kaj la amikeco kun Dio, estas nomataj "eterna vivo", kiu aperas ofte. Tiu esprimo referencas al la ĉiama restado ĉe Dio kiu estas certe eterna, kaj ne referencas al la eterneco.

Kristanoj kaj Paradizo redakti

Se la perspektivo de la paradizo helpas kristanon alfronti, por si kaj por aliaj, la vivsuferojn kaj precipe la eventualajn persekutojn pro sia kredo, li certas ke Paradizo ekrealiĝas tie kie estas Kristo ĉar tiu diris ke “kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili”.

Apologetistoj engaĝiĝas pruvi ke la Paradizo ne estas iluzio naskiĝanta el bezono de konsolo.

Oni rimarkigas ke kvankam pro paroli pri ĉediaj realaĵoj oni bezonas metaforan lingvaĵon, okaze de la kristana paradizo la metaforoj estas sobraj kvazaŭ pudorplenaj. Ekzemple: Jesuo diras: ”Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon”. Certo la paradizo estas pli ol loko, eĉ ne estas loko: sed la metaforo ne malfermas la vojon al la fantazio, kiel okazas en iuj religioj aŭ mitoj. Ankaŭ la metaforo "arbo de la vivo" estas tia en kiu la metaforismo estas tuj preceptata.

Rilate la Edena ĝardeno, pri kiu parolas la unuaj paĝoj de la Biblio, kiu ofte estas difinita “Edena Paradizo” sen tamen nenion posedi de tio pri kio parolas Jesuo kaj kristanoj, ĝuste vidu “Edena ĝardeno”

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [3] Enciclopedia_Cattolica
    • [4] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [5] Catholic_Encyclopedia
  • Enciclopedia delle religioni, Valecchi
  • Pippo Corigliano,Preferisco il paradiso. La vita eterna: com'è e come arrivarci, Mondadori, 2010. Ean: 9788804604617

Vidu ankaŭ redakti