Kroataj kavaliroj estis mercenarioj je la servo de la Katolika Ligo dum la Tridekjara milito.

Historio redakti

Prahistorio redakti

Post la batalo apud Sisak en 1593 kaj la sekvanta milito, kiu daŭris ĝis 1606, proksimume 7000 mercenarioj estis tiutempe utiligitaj por protekti la landlimojn de la Habsburga Imperio. Proksimume 30 procentoj el ili estis kroatoj, kiuj deĵoris en diversaj batalunuoj. Kaze de grava milita danĝero pro la Otomana Imperio, pliaj miloj da soldatoj estis mobilizeblaj pere de vokoj de la kroata parlamento kaj de la Eklezio.

Tridekjara milito redakti

En 1622, la kroata parlamento varbis pliajn trupojn je la servo de la Katolika Ligo. Malgraŭ la fakto, ke multaj kroatoj jam batalis kontraŭ la Otomana Imperio, pluraj miloj da soldatoj dungiĝis por partopreni en la Tridejara milito. Ĉe la pinto de la milito ĉirkaŭ 20 000 kroataj mercenarioj estis je la servo de la ligo.

La mercenarioj de la Tridekjara milito konsistigis grandajn danĝerojn por la civiluloj en la batalregionoj, ĉar ili montriĝis aparte rabemaj kaj detruemaj. La kroataj mercenarioj lasis aparte malbonajn memoraĵojn en la protestantaj partoj de Eŭropo, ĉefe pro ilia kontribuo al la detruo de Kaiserslautern, Magdeburgo kaj Chemnitz.

Fina fazo redakti

Fine de la Tridekjara milito, kelkaj kroataj altranguloj, kiel Petar Zrinski alprenis la direkton de militaj batalunuoj. Kelkaj taĉmentoj metis sin je la servo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kie ili konsistigis reĝan reĝimenton de 1643 ĝis la franca revolucio.