Kromosomo X
La Kromosomo X estas unu el la du seks-determinaj kromosomoj (alosomo) en multaj organismoj, inkluzive mamulojn (la alia estas la kromosomo Y), kaj troviĝas en maskloj kaj inoj. Ĝ estas parto de la XY-seksa determin-sistemo kaj X0 seksa determinad-sistemo. La kromosomo X estis nomita pro la unikaj trajtoj fare de fruaj esploristoj, kiuj rezultigis la nomadon de ĝia kolego kromosomo Y, por la sekva letero en la alfabeto, pro la posta malkovro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c7/Human_male_karyotpe_high_resolution_-_Chromosome_X.png/220px-Human_male_karyotpe_high_resolution_-_Chromosome_X.png)
La kromosomo X en homoj enhavas pli ol 153 milionojn da bazaj paroj (la konstruanta materialo de DNA). Ĝi reprezentas ĉirkaŭ 800 genojn kodigantajn proteinojn kompare kun la kromosomo Y enhavanta proksimume 70 genojn, el 20,000-25,000 totalaj genoj en la homa genaro. Ĉiu persono kutime havas unu paron de seksaj kromosomoj en ĉiu ĉelo. Inoj havas du X kromosomojn, dum maskloj havas unu X kaj unu Y-kromosomon. Kaj maskloj kaj inoj retenas unu el la kromosomoj X de ilia patrino, kaj inoj retenas sian duan X kromosomon de la patro. Ĉar la patro retenas sian X-kromosomon de sia patrino, ino havas unu X-kromosomon de sia patra avino (la flanko de la patro) kaj unu X-kromosomon de sia patrino. Ĉi tiu heredaĵa modelo sekvas la nombrojn de Fibonacci ĉe donita praula profundo.