Kruco de Agilulfo

La kruco de Agilulfo estas ora kruco inter la ĉefverkoj de la oraĵista arto de Longobardoj, reiranta al la komenciĝo de la 7-a jarcento kaj konservata en Monza ĉe la Muzeo de la urba ĉefpreĝejo.

HistorioRedakti

Necertas la origina funkcio, certas tamen ĝia realiĝo en la unuaj jaroj de la 7-a jarcento, ĉiukaze antaŭ la morto de la reĝo Agilulfo, okazinta en 616.

Dum entute ĝi stiloripetas tipojn de la bizanca arto rilate la formon kaj dispozicion de la ses pendaĵoj, la dekoracio montras signojn de influo de la ĝermana arto: tio igas pli probabla ke vere temas pri realigaĵo efektigita en la medio de la longobarda regno.

Eblas, tial, ke temas pli pendaĵo alkroĉita al la reĝa krono, apartenanta al Agilulfo.

priskriboRedakti

Alta 22,5 cm kaj larĝa 15 cm, la ora objekto havas formon de latina kruco, kun la brakoj iomete kloŝforma ĉe la ekstremoj. Ĝi estas dekoraciita per multvaloraj ŝtonoj kaj prezentadoj de Kristo, de arkianĝeloJ kiaj apostoloj.

Ses gutoplate pendaĵoj, realigitaj per samnombras perloj, estas alkroĉitaj al ĉenetoj, ĉiam oraj: kvar alkroĉitaj al la flankaj brakoj kaj du al la ekstremoj de la vertikala krucbrako.

La muntado de la ŝtonoj, malvarme pretigita, sekvas skemon rigide simetrian kiu alternigas blankajn ŝtonojn kaj verdajn, rondajn kaj retangulajn, laŭ ordo kiu memorigas la spacan distribuadon de la antikva mondo. La krucaj kaj muntumaj bordoj prezentas malgrandajn reliefojn estigantajn splendan aspekton.

Vidu ankaŭRedakti