Kruda kaj kuirita
Kruda kaj kuirita (Le Cru et le Cuit, en franca) estas antropologia eseo, ero de la serio Mythologiques I–IV verkita de la antropologo franca Claude Lévi-Strauss.
Enhavo redakti
Interesa temo klarigita en tiu eseo estas la jena: la triboj kiuj ne konas la kuiradon de la manĝaĵoj kompreneble ne havas la vorton por diri «kuiri» aŭ «kuirado». Sed, kongrue, ili ne havas krome la vorton por diri «kruda» ĉar la koncepto mem ne povas esti difinita. Tio kondukas Lévi-Strauss al grava observo: por atingi realon, necesas antaŭe povi fari abstraktaĵon de tio vivita.