Krumme 13 (ofte mallongigita kiel K13) estis germana pedofilia asocio fondita en 1993. Spite la ĉesigon de ĝia agado en 2003, la gvidanto de la grupo tenis malfermita ĝian retlokon, aktiva ĝis nun.

Krumme 13
Krumme 13
premgrupo
Komenco 1993 vd
Tipo pedofilia asocio
Estr(ar)o Dieter Gieseking
Lingvoj

germana

Jura formo volontula asocio
vdr

Historio redakti

Krumme 13 estis fondita en 1993 en Duseldorfo (Germanio) de Dieter Gieseking kiel grupo de subteno kaj memhelpo por pedofiloj. Ĝi havigis juran asistadon kaj moralan subtenon, kuraĝigis pedofilojn "elŝrankiĝi" kaj defendis socian akcepton de pedofilio kaj legalizon de seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj kaj de infana pornografio. Konkrete ĝi petis abolon de la artikoloj 176, 182 kaj 184 de la germana kriminala kodo.[1] Ĝi ankaŭ administris bibliotekon kaj koordinis specialan programon de apogo al enprizonigitaj pedofiloj. Inter 1993 kaj 1996 ĝi eldonis la bultenon Zeitschrift für die Emanzipation der Pädophilie [Revuo por la emancipado de pedofiloj] (5 numeroj).

La grupo altiris al si grandan amaskomunikilan atenton inter 2001 kaj 2005, post du el ĝiaj membroj estis arestitaj kaj enprizonigitaj pro esti publikigintaj en la retloko de la asocio erotikan rakonton kie ili priskribis seksrilaton inter infano 11-jara kaj plenkreskulo 30-jara. En septembro 2005 la germanaj tribunaloj konsideris, ke ĉi tiu rakonto ne estis infana pornografio, sed nura fikcio.

En 2001 komencis amaskomunikila kampanjo kontraŭ la grupo. Iom poste okazis manifestacio de novnazioj kontraŭ K13, kiun frontis grupoj de kontraŭmanifestaciantoj kaj finis kun interveno de la polico. En la sama jaro, la asocio Schotterblume adresis al Bundestag peticion subskribita de 50.000 homoj kiuj petis malpermeson de la pedofiliaj asocioj.[2][3][4][5]

Krumme13 ankaŭ estis kritikita de la pedofiliaj germanaj grupoj Pädo kaj IPCE, kiuj asertis, ke ili fidis nek la enprizonigitan estron nek la asocion mem kaj taksis ilin malutilaj por la pedofilia movado.

La asocio malfondiĝis en 2003 antaŭ la politika kaj amaskomunikila premo, sed ĝia estro tenis malfermitan ĝian retlokon, aktiva ĝis nun.[6]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti