Ksenja Malmkvist
estona esperantistino
Ksenja MALMKVIST (naskiĝis je la nomo Ksenja Senny Jansen la 11-an de novembro 1906 en Taali, vilaĝo de la komunumo Tori en la estona distrikto Pärnumaa, mortis probable en 1997 je aĝo de 90 jaroj en Stokholmo) estis estondevena esperantistino. En 1933 ŝi edziniĝis al la sveda esperantisto Arthur Malmqvist en granda festo de (nun ne pli precize identigebla) setlejo Ljugara en la historia provinco Uplando. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1] La paro pasigis sian komunan vivon en Svedio.
Ksenja Malmkvist | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1906 |
Morto | probable en 1997 |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti