Kubo de Soma

dissekca puzlo

En matematiko, la kubo de Soma estas solida kahelara enigmo, pakada problemo inventita de Piet Hein en 1936 dum prelego pri kvantummekaniko kondukita de Werner Heisenberg. Sep pecoj faritaj el unuoblaj kuboj devas esti muntita en 3×3×3 kubon. La pecoj povas ankaŭ esti uzataj por fari diversajn aliajn formojn.

La pecoj de kubo de Soma (kun superflua kolorigo)
La pecoj asemblitaj kiel kubo

Ĉiu el la sep pecoj de kubo de Soma estas plurkubo de ordo tri aŭ kvar. La pecoj de la kubo de Soma konsistas el ĉiuj eblaj kombinaĵoj de kvar aŭ malpli multaj unuoblaj kuboj, malinkluzivante ĉiujn konveksajn formojn (kiuj estas la brikoj de grandoj 1×1×1, 1×1×2, 1×1×3, 1×1×4 kaj 1×2×2). Ĉi tiu lasas nur unu tri-blokan peco kaj ses kvar-blokajn pecojn, el kiuj du estas nememspegulsimetria paro. Simila enigmo konsistanta el ĉiuj ok kvar-blokajn pecoj inkluzivante la kubsimilaĵojn devus enhavi 32 unuoblajn kubojn kaj, tial, ne povas esti muntita kiel kubo.

Estas 240 malsamaj solvaĵoj de la kubo de Soma, supren ĝis turnadoj kaj reflektoj: ĉi tiuj estas facile generataj per simpla rikura malavanca serĉa komputila programo simila al tiu uzata por la okreĝina enigmo. Estas iuj parecaj propraĵoj rilatante al solvaĵoj de la kubo de Soma.

Ĉiu el la sep pecoj de kubo de Soma estas:

  • "L" trikubo.
  • "T" kvarkubo: linio el tri blokoj kun unu bloko aldonita flanke al la mezo.
  • L kvarkubo: linio el tri blokoj kun unu bloko aldonita flanke al la fino.
  • S kvarkubo: du linio el du blokoj, metitaj paralele flanke kun relativa ŝovo laŭlonge.
  • Maldekstra ŝraŭba kvarkubo, nememspegulsimetria en 3D.
  • Dekstra ŝraŭba kvarkubo, nememspegulsimetria en 3D.
  • Branĉa kvarkubo: unu kubo kun tri kuboj aldonitaj je tri perpendikularaj direktoj, memspegulsimetria en 3D.

Simila al kubo de Soma estas la 3D 5-kvadrata enigmo, kiu povas enspaci skatolojn de 2×3×10, 2×5×6 kaj 3×4×5 unuoj per 12 5-kuboj, faritaj per aldono de la 3D dikeco al la 12 5-kvadratoj. La alai similaĵo estas kubo de Bedlam, en kiu necesas asembli pecojn en 4×4×4 kubon.

Nomo redakti

La vorto, Soma, estas de la romano de Aldous Huxley, La pli bona el la mondoj. Ĉi tiu romano priskribas socion de la estonteco en kiu Soma estas donanta alkutimiĝon drogo (narkotaĵo), danke al kiu ĉiu elemento de la socio estas feliĉa kaj ne postulas ion ajn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti