Eric W. Weisstein

usona matematikisto

Eric W. WEISSTEIN (naskiĝis la 18-an de marto 1969 en Bloomington (Indianao)) estas usona astronomo, matematikisto kaj verkisto. Lia verko estas enciklopedio pri matematiko eldonita sur la TTT-ejo "MathWorld".

Eric W. Weisstein
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1969 (1969-03-18) (55-jaraĝa)
en Bloomington
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Cornell vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • verkisto de nefikcio vd
Laborkampo planedoscienco vd
Doktoreca konsilisto Dewey Muhleman vd
Verkado
Verkoj MathWorld vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1996, Eric W. Weisstein doktoriĝis pri astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio, kaj partoprenis al diversaj esploroj en matematiko kaj astronomio.

Li kutimis preni notojn pri ĉiuj matematikaj libroj, kiun li legis. En 1995, li surretigis siajn notojn, pluraj centoj da paĝoj, en TTT-ejon nomata "Eric's Treasure Trove of Mathematics" (Matematikaj trezoroj trovitaj de Eric). Tiu ejo baldaŭ iĝis tre fama, ĉar estis tiam la sola interreta fonto pri matematiko. Li tie aldonis regule informojn, kaj akceptis kunlaboraĵojn de aliaj retanoj.

En 1998, li subskribis kontrakton kun la eldonisto CRC Press por eldoni la enhavon de sia paĝaro en libro kaj CD ROM kun titolo CRC Concise Encyclopedia of Mathematics. La aliro al sia TTT-ejo estis tiam restriktita.

En 1999, li aniĝis en la societon Wolfram Research, kunportante sian TTT-ejon kun nova nomo MathWorld kiu estas komplete eldonita. De tial, li malvolvas aliajn projektojn pri sciencaj enciklopedioj sur Interreto.

Li ankaŭ estas konsilisto por la televida serio NUMB3R

Eksteraj ligoj (ĉiuj angle redakti

Siaj interretaj enciklopedioj redakti

Aliaj ligoj redakti