Kulturladen St. Georg

Kulturladen St. Georg e.V. estas komunutila registrita asocio kiu ekzistas ekde 1982. La ĉefa celo estas la subteno kaj prosperigo de la kulturo en la hamburga kvartalo St. Georg.

Ĝi financiĝas parte pere de la kulturministerio de la urba ŝtato Hamburgo, Germanio, kaj parte pere de propraj enspezoj kiel donacoj, membrokotizoj kaj kurskotizoj.

Ĝi situas en St. Georg, multkultura urbokvartalo proksima al la ĉefstacio kaj faka altlernejo.

La programo de la Kulturladen St. Georg ofertas diversajn fakajn kursojn, ekspoziciojn, koncertojn, lingvokursojn (ankaŭ en Esperanto), prelegojn, teatrajn kaj filmajn prezentadojn, porinfanajn projektojn, korusojn, danckursojn kaj lokon por renkontiĝo de diversaj grupoj (interalie de Hamburga Esperanto-Societo). La Kulturladen disponas pri gastejo kun internacia kuirado.

Eksteraj ligiloj redakti