Kuriero Internaciona

Kuriero Internaciona, ekde 2003, estas revuo en Ido, postsekvanto de la bulteneto Letro Internaciona (1996 ĝis 2002). Ĝi penas konkurenci kun Progreso (eĉ se ĝi estas malpli konata) per la bonkvalito de siaj artikoloj kaj sia bona lingva nivelo. Kuriero Internaciona okupiĝas precipe pri resumoj de literaturaj verkoj kaj ĉiutaga vivo kun raportoj el diversaj landoj kaj medioj, same kiel pri originalaj tekstoj. Ĝin redaktas Jean Martignon, Francio, kaj eldonas Fernando Tejon, Hispanio, ĝi publikiĝas ĉiun trimestron. Idistoj rigardas ĝin bona ekzemplo de internaciona kunlaboro Idala (Idista internacia kunlaboro).

Eksteraj ligiloj redakti