Kurpfalz-Parko

(Alidirektita el Kurpfalz-Park)

La Kurpfalz-parko estas amuza kaj ĉasbesta parko sur la teritorio de la palatinata urbo Wachenheim en la distrikto Bad Dürkheim (Rejnlando-Palatinato).

simbolo de la parko,la porketo

Geografio redakti

La 700.000 m² (70 hektaroj) granda parko situas en la meza Palatinata Arbaro sur alteco de ĉ. 300 m apud la forstdomo Rotsteig. Tra la parko fluas la rojo Mußbach, kiu nutras tie malgrandan baraĵlagon.