Kvar Valoj

verko de Bahao

La Kvar Valoj (perse: Chahár Vádí) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. La Sep Valoj (perse: Haft-Vádí) ankaŭ estis verkita de Bahá'u'lláh, kaj la du libroj estas kutime kune eldonita sub la titolo "La Sep Valoj kaj la Kvar Valoj". La du libroj estas distinge malsimilaj kaj ne havas rektan rilaton.

Kvar Valoj
sankta libro • bahaa literaturo
Aŭtoroj
Aŭtoro Baháʼu'lláh
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Loko Bagdado
vdr
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

La Kvar Valoj redakti

La "Kvar Valoj" estis verkita ĉirkaŭ 1857 en Bagdado, responde al demandoj de 'Abdu'r-Raḥmán, la "honorita kaj nedisputebla gvidanto" de la Qádiríyyih ordeno de Sufiismo. Li neniam fariĝis kredanto sed estis konata admiranto de Bahá'u'lláh. Ĉefaj gvidantoj de la Ordeno eĉ nun scias pri tiu ĉi fono.[1]

En la libro, Bahá'u'lláh priskribas kvar specojn de homoj : "Tiuj, kiuj progresas en mistika vagado estas kvar specoj."

Vortuzado redakti

Estas iom malfacila traduki tekston verkitan en poetisma stilo, kun referencoj al konceptoj de Sufiismo, kiuj estas fremdaj en la Okcidento. Kelkaj nomoj restas en la originalaj arabaj formoj. Ekzemple, Maqṣúd (la "Intencito"), en tiu ĉi libro estas uzata rilate al la sankta Kaabo en Mekko kaj estas adjektivo por ĝi, t.e., ĝi signifas "la intencita Kaabo", tamen el la kunteksto estas klara, ke ĝi ne estas fizika loko sed unu el la gradoj sur la pado al Dio.

Enhavo redakti

Tiu ĉi epistolo ŝajne enhavas multajn temojn, kiel interpretadon de sanktaj skriboj, religiaj kredoj kaj doktrinoj de la pasinteco. La temoj traktitaj inkludas : Mistikaj Skriboj, sciado, dia filozofio, misteroj de kreado, medicino, alĥemio, ktp.

Tra la libro Bahá'u'lláh admonas la homojn al edukado, bona karaktero kaj diaj virtoj.

Bibliografio (en la angla) redakti

Vidu ankaŭ redakti