Kvarlatera kontraŭprismo
En geometrio, la kvarlatera kontraŭprismo estas pluredro, la dua el malfinia aro de kontraŭprismoj. La edroj estas 8 triangulaj flankoj kaj 2 kvarlateraj bazoj.
Kvarlatera kontraŭprismo | |
Speco | Kontraŭprismo |
Vertica figuro | 3.3.3.4 |
Bildo de vertico | |
Verticoj | 8 |
Lateroj | 16 |
Edroj | 10 |
Edroj detale | 8{3}+2{4} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | D4d (por neklina kontraŭprismo kun regulaj bazoj) |
Duala | Kvarlatera trapezoedro |
Bildo de duala | |
Se la bazoj estas kvadratoj ĝi estas kvadrata kontraŭprismo. Se ankaŭ ĝiaj flankaj edroj estas regulaj, ĝi estas duonregula pluredro.