Kvin bikŝuoj
La kvin bikŝuoj (en Sanskrito, pañcabhikṣávaḥ) aŭ la kvinopo (en Palio, pañcavaggiyā) estis kvin ŝramanoj, kiuj praktikis ŝramanismon kune kun la bodisatvo Gotamo en Sarnato antaŭ ol li atingis vekiĝon. Kiam la budho Gotamo revenis al Sarnato post kiam li vekiĝis, ili aŭdis lian unuan predikon, la Sutron de la ekturno de la darmorado kaj estis la unuaj kiuj sekvis lin, bikŝuiĝis kaj arahantiĝis, fariĝante la unuaj membroj de la samgo, kiu komenciĝis post kiam Kaŭndinjo atingis arahantecon.
Kvin bikŝuoj | |
---|---|
Tradukoj de पञ्चभिक्षवः (pañcabhikṣavaḥ) | |
Palie | pañcavaggiyā |
Sanskrite | पञ्चभिक्षवः (pañcabhikṣavaḥ) |
Ĉine | 五比丘 (Wŭbĭqiū) |
Japane | 五比丘 (Gobiku) |
Koree | 오비구 (Obigu) |
Terminaro de Budhismo | |
Nomoj
redaktiLa nomoj de la kvin bikŝuoj laŭ ordo de bikŝuiĝo estas la jenaj:
- Kaŭndinjo (Sanskrito: Ajñāta Kauṇḍinya; Palio: Añña Kondañña), la unua kompreni la instruon de la budho Gotamo.[1] Li estis la unua homo bikŝuiĝi, tiel la plej respektinda.
- Baspo (Sanskrito: Daśabala-Kāśyapa aŭ Baspa; Palio: Vappa)
- Bariko (Sanskrito: Bharika; Palio: Bhaddiya)
- Mahanamano (Sanskrito: Mahānāman; Palio: Mahānāma)
- Aŝvaĝito (Sanskrito: Aśvajit; Palio: Assaji), la unua prediki la instruon de la budho Gotamo al Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano.
Referencoj
redakti- ↑ 丸山勇. (2007) ブッダの旅, 岩波新書. ISBN 978-4004310723.