Kvinjarplanoj de la Ĉina Popola Respubliko

La kvinjarplanoj de Ĉina Popola Respubliko (en simpligita ĉina: 中国五年计划; en tradicia ĉina: 中國五年計劃; en pinjino: Zhōngguó Wǔnián Jìhuà) estas serio de sociaj kaj ekonomiaj evolu-iniciatoj. La ekonomio estis formita fare de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) tra la plenkunsidoj de la Centra Komitato kaj naciaj kongresoj. La partio ludas ĉefrolon en establado de la fondusoj kaj principoj de ĉina komunismo, mapante strategiojn por ekonomia evoluo, metante kreskocelojn, kaj lanĉante reformojn.

Planado estas esenca karakterizaĵo de alcentrigitaj, komunistaj ekonomioj, kaj unu plano establita por la tuta lando normale enhavas detalajn ekonomiajn evolu-gvidliniojn por ĉiuj ĝiaj regionoj. Por pli precize reflekti la transiron de Ĉinio de soveti-stila planekonomio ĝis socialisma merkata ekonomio (socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj), la nomo de la 11-a kvinjara programo estis ŝanĝita al "gvidlinio" (ĉine: 规划; pinjine: guīhuà) anstataŭe de "plano" (ĉine: 计划; pinjine: jìhuà).

Eksteraj ligiloj redakti