Kybalion

La Kybalion estas hermetika traktaĵo de 1908, verkita de anonimuloj subskribantaj kiel la Tri Iniciatoj. La enhavo de ĉi tiu libro intencas esti parto de la instruoj de Hermeso Trismegisto. La Kybalion prezentas la filozofion de Hermetikismo kaj la sep leĝojn sur kiuj ĝi baziĝas:

  • La leĝo de mentalismo (menseco): Ĉio estas menso; La universo estas Mensa; La universo estas farita el pensoj
  • La leĝo de rilato: Kiel supre, tiel sube; Kiel sube, tiel ankaŭ supre
  • La leĝo de vibrado/movo: Nenio ripozas; Ĉio moviĝas; Ĉio estas en moviĝo; ĉio vibras
  • La leĝo de poluseco (dueco): Ĉio estas duobla; ĉio havas siajn polusojn; ĉio havas siajn parojn de kontraŭoj; tio kaj kontraŭo estas samaj (similaj kaj malsimilaj estas la samaj); kontraŭoj estas identaj en naturo, la diferenco estas en intenseco; ekstremoj renkontas; ĉiuj veroj estas nur duonveroj; ĉiuj paradoksoj estas kongruaj
  • La leĝo de ritmo: Ĉio fluas enen kaj eksteren; Ĉio fluas, eksteren kaj enen; ĉio havas siajn tajdojn (ondojn); ĉio iras supren kaj malsupren; la pendola movado manifestiĝas en ĉio; la maldekstra dekliniĝo estas egala al la dekstra dekliniĝo (la dekstra deklina mezuro estas la maldekstra deklina mezuro); la ritmo tendencas egaliĝi (la ritmo kompensas)
  • La leĝo de kaŭzo kaj efiko: Ĉiu kaŭzo havas efikon, kaj ĉiu efiko havas kaŭzon; ĉio okazas laŭ la leĝo; hazardo estas nenio alia ol alia nomo por la Leĝo kiam ĝi ne estas rekonita (ŝanco estas nur nomo por nerekonita Leĝo); estas multaj niveloj sur kiuj kaŭzoj disvolviĝas, sed nenio eskapas la leĝon (estas multaj ebenoj de kaŭzeco, sed nenio eskapas la leĝon)
  • La leĝo de genro: Genro estas en ĉio; ĉio havas siajn virajn kaj inajn elementojn (aspektojn); ĝenro (sekso) manifestiĝas (manifestas) sur ĉiuj niveloj
Kybalion
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1908
Ĝenro eseo
vdr
La kovrilo de la franca eldono de La Kybalion .

Ili havas rilatojn kun:

  • la leĝo de menseco - budhismo
  • la leĝo de poluseco - ''yin-yang''
  • la leĝo de movo - ''pantha rei'' dirita de Heraklito de Efezo
  • la leĝo de kaŭzo kaj efiko - karmo (en budhismo, hinduismo, sikismo kaj ĝajnismo)

Eksteraj ligiloj redakti