Kyle Miyata Larson (naskita en Sakramento, Kalifornio, la 31-an de julio 1992) estas usona profesia konkurenca kuristo kun kariero en la NASCAR Cup Series.

Kyle Larson

Larson aliĝis al la teamo Chip Ganassi Racing de la sezono 2014 ĝis la komenco de la sezono 2020 per aŭto numero 42. En ĉi tiu teamo, li gajnis naŭ kurvenkojn.[1][2] Li estis suspendita fare de NASCAR-oficialuloj kaj tiam maldungita de la Ganassi-teamo en aprilo 2020 pro okazaĵo de rasismaj rimarkoj en virtuala konkurenckurado.

NASCAR restarigis la statuson de Larson en oktobro 2020.[3] Komencante la sezonon 2021, li kuregis en la teamo de Hendrick Motorsports per la aŭto numero 5.[4]

Referencoj redakti

  1. Ryan, Nate. Chip Ganassi on Kyle Larson: 'The kid's ready'. USA Today. Gannett Company (30a de aŭgusto 2013). Alirita 30a de aŭgusto 2013.
  2. Bob Pockrass (30an de aŭgusto, 2013) Chip Ganassi says new driver Kyle Larson ready for Sprint Cup - NASCAR. Arkivita el la originalo je 2013-09-05. Alirita 22an de Januaro, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-05. Alirita 2020-11-05.
  3. NASCAR reinstates Kyle Larson, clearing him for return | NASCAR (en-US) (2020-10-19). Alirita 2020-10-20.
  4. Hendrick Motorsports signs Kyle Larson for 2021 season - NBC Sports (en-US) (2020-10-28). Alirita 2020-10-28.

Eksteraj ligiloj redakti