HEINRICH László (hejnrih) estis hungara instruisto, scienchistoriisto, verkisto naskita en Koloĵvaro la 9-an de septembro 1910 kaj mortinta en Kluĵo la 7-an de decembro 1985. Li estis la pli aĝa frato de kuracisto Mihály Heinrich.

Biografio redakti

László Heinrich havigis diplomon en la fako pri fiziko-kemio en la Universitato Bolyai, li instruis en diversaj mezlernejoj. Li havigis doktoradon en 1952 pri fiziko kaj li instruis plue en la Universitato Bolyai. Li estis kunlaboranto de gazetoj Jóbarát kaj de Matematikai és Fizikai Lapok. De 1958 ĝis 1961 li estis esploristo en uzino Tehnofrig, de 1961 ĝis 1972 li estis inĝeniero, scienca esploristo, pli poste ĝis ĉefkemiisto de la Agrokémiai Kutató Laboratórium (Esploristo de Laboratorio pri Agrakemio).

Verkoj redakti

  • Elemi részek (kun Ferenc Koch; Kolozsvár, 1958);
  • Tudod-e? Kérdések és feleletek a természettudományok és a technika köréből (Kolozsvár, 1960, 1962);
  • Hogyan oldjuk meg a fizika feladatokat? (kun Koch Ferenc. Kolozsvár, 1971, Bukarest, 1972);
  • Az első kolozsvári csillagda (Kolozsvár, 1978);
  • A Principiából és az Opticából (selektaĵo el verkoj de Newton, enkonduko kaj notoj, Bukarest, 1981);
  • Newton klasszikus fizikája (Kolozsvár, 1983);
  • Károly József Irén nagyváradi fizikus (Bukarest, 1985);
  • Színes fizika (Bukarest, 1985).

Fonto redakti