PÉTERFI László [pe:terfi] estis hungara profesoro, bibliotekisto naskita la 3-an de junio 1788 en Sóvárad kaj mortinta en oktobro 1848 en Borosbocsárd. Lia nobela antaŭnomo estis kibédi.

Biografio redakti

László Péterfi studis en Marosvásárhely, poste li fariĝis bibliotekisto de Biblioteko Teleki. En 1810 kiel guvernisto de filoj de grafo Maximilian Degenfeld li studis matematikon kaj fizikon en gemanaj universitatoj. Li instruis en 1826 en ĉeflernejoj de Sárospatak, en 1829 de Nagyenyed. En 1848, kiam li iris al Borosbocsárd, la insurekciintaj rumanoj mortigis lin.

Verkoj pli gravaj redakti

  • Oratio de politica regnantium populorumque magistra… (Sárospatak, 1825);
  • A polgári társaságnak megújítása és tökéletesítése… (Nagyenyed, 1831).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon