Lützelsee
Lützelsee estas pitoreska lageto en la komunumo Hombrechtikon en Kantono Zuriko en Svislando.
Lützelsee | ||
---|---|---|
![]() | ||
Ĉefaj fontoj | Ützikerbach | |
Ĉefaj elfluoj | Feldbach | |
Insuloj | naĝantaj insuloj | |
Setlejoj | Hombrechtikon | |
Areo de la baseno | 24 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 700932 / 235201 (mapo)47.268.7722222222222500Koordinatoj: 47° 15′ 36″ N, 8° 46′ 20″ O; CH1903: 700932 / 235201 (mapo) | |
Supermara alteco | 500 m | |
Surfaca areo | 57,09 ha | |
Maksimuma longo | 1,4 km | |
Maksimuma larĝo | 400 m | |
Akva volumeno | 0,0005 km³ | |
Averaĝa profundo | 10 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 20 tagoj | |
Geografio Redakti
La lageto situas en malleviĝo en marĉa altebenaĵo je la suda fino de la montoĉeno Pfannenstiel. Ĝi havas longecon de 1,4 km kaj larĝecon de 0,4 km. Ĝia surfaco estas 0,5709 km².
Municipoj ĉirkaŭ la lago Redakti
Ĉirkaŭ la lago situas la municipoj respektive setlejoj Lutikon en okcidento, Hasel en nordo kaj Lützelsee en sudoriento.
Alfluantoj kaj elfluanto Redakti
Alfluas al Lützelsee diversaj malgrandaj plejparte sennomaj riveretoj, kiuj senakvigas la marĉon sur la altebenaĵo. La plej granda kun longeco de proksimume 5 km estas la Ützikerbach, kiu elfluas el lageto en la Marĉo de Üztikon. La elfuanto de la lago estas la rivereto Feldbach, kiu alfluas en la samnoma municipo post 6 km la Lagon de Zuriko.
Naturprotekta regiono Redakti
La tuta altebenaĵo ĉirkaŭ Lützelsee kun la Marĉo de Lutikon (Lutiker Ried) kaj la Marĉo de Ützikon (germane Ütziker Ried) troviĝas en la inventaro de marĉkamparoj kun nacia signifo de la Svisa Konfederacio. Ĉirkaŭ la lago vivas minacataj birdospecoj kiel ekzemple la blanka cikonio, kastoroj, serpentoj kaj aliaj amfiboj kaj bestoj.
Naĝantaj insuloj Redakti
La lago estas fame konata pro siaj naĝantaj insuloj, kiuj estiĝas pro marĉpartoj, kiuj forrompiĝas de la lagobordo kaj pro sia malgranda pezo flosas sur la lago. Tiuj insuloj ofertas perfektajn nestlokojn por minacataj birdoj.
Turismo ĉirkaŭ la lago Redakti
La lago allogas ĉefe lokajn turistojn el la regiono de Zuriko kaj Zurika Oberlando. Ĉe la sudokcidenta flanko troviĝas publika banejo kaj ĉe la orienta flanko en Haslen, kamparano funkciigas ĉe bela vetero liberĉielan trinkejon kaj kolbasobudon.