Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono

(Alidirektita el LCCN)

La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko - angle Library of Congress Control Number (LCCN) - estas identiga kodo atribuata de la Kongresa Biblioteko en Usono. La kodo, origine mallongigata LCCN laŭ plena nomo „Library of Congress Catalog Card Number“, estas la datumbanka kodo de biblioteka ero en la usona nacia bibliografio inkluzive de la norma datumaro.

La sistemo uzatas ekde la jaro 1898. Ĝi sendependas de la libra enhavo kaj tial ne konfuziĝu kun la Klasifiko de la Kongresa Biblioteko, angle Library of Congress Classification (LCC).

En sia nuna formo, ekde la jaro 2001, la kodo konsistas el dulitera prefikso, nur uzata por certaj normaj datumoj, post tio kvarcifera indiko pri eldonjaro de la publikaĵo, kaj poste sescifera ordiga nombro. La lasta nombro por pli bona legeblo ofte estas dividita de la jarindiko per horizontala streketo.

Ankaŭ la Library of Congress Name Authority File (LCNAF), ekvivalento al la germanlingva Komuna Norma Datumaro (GND), uzas la strukturon de la Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko.

Eksteraj ligiloj redakti