LINE (socia reto kaj aplikaĵo)

LINE estas aplikajo por telofono kaj computero

Line (LINE) estas orientazia socia reto, origine kreita en Japanio, ankaŭ nomata Line aplikaĵo. Line estis lanĉita en 2011 kaj post kelkaj jaroj fariĝis la plej vaste uzata socia reto en Japanio. En 2014 ĝi havis 560 milionojn de uzantoj. Line estis kreita fare de Corporation, filio de la Korea Naver Corporation. Origine Line disvolviĝis kiel aplikaĵo por saĝtelefonoj kun operaciumoj Android kaj iOS, poste por BlackBerry, Nokia Asha kaj Windows Phone kaj Firefox OS. La sistemo estas ankaŭ havebla por la komputilaj platformoj Microsoft Windows kaj Mac OS.

Eksteraj ligiloj redakti