La 1
La 1 estas la unua televidkanalo de Hispana Televido, grupo apartenanta al la publika firmao Radiotelevido Hispana. Ĝi havas ĝeneralan programaron por ĉiaj publikoj. Ĝi estis la plej spektata kanalo en Hispanio dufoje: ekde sia kreiĝo ĝis 2004 kaj de 2009 ĝis 2012.[1]
La 1 | ||
---|---|---|
La 1 | ||
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 28-a de oktobro 1956 | |
Sidejo | Madrido, Hispanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis la unua televidkanalo kiu elsendis en Hispanio, la 28-an de oktobro 1956. De tiam ĝi ricevis plurajn nomojn kiel VHF, Programa Nacional, Primera Cadena, TVE-1, La Primera aŭ la nuna La 1 (laŭtlegita kiel La Uno). La nomo Hispana Televido (Televisión Española) ankaŭ estis uzata nur rilate al ĉi tiu televido, eĉ se tiu nomo origine rilatas al grupo posedanta plurajn televidkanalojn.