La Alberguería de Argañán
La Alberguería de Argañán estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. La Alberguería estas tradukebla al Gastego, sed montranta sufikson plej oftan en la simila Albergaria ofta loknomo en najbara Portugalio.
La Alberguería de Argañán | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37555 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 98 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 25′ N, 6° 49′ U (mapo)40.411944444444-6.8141666666667Koordinatoj: 40° 25′ N, 6° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 736 m [+] | ||
Areo | 30,14 km² (3 014 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
La Alberguería de Argañán havas ĉefan vidindaĵon en kastelo, scenejo de landlimaj bataloj.
La Alberguería de Argañán fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.