La Calera (Kundinamarko)

(Alidirektita el La Calera)

La Calera (Kalkominejo aŭ Kalkoproduktejo), kies indiĝena nomo estas Teusacá, estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio. Ĝi situas en la okcidento de la Provinco Guavio, proksimume je 18 kilometroj nordoriente de Bogoto, proksime de Chapinero kaj Usaquén, kaj 2746 metrojn super marnivelo. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005. Tiam ĝi havis 27 527 loĝantojn.

La Calera
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 908  () [+]
Loĝdenso 419 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 43′ N, 73° 58′ U (mapo)4.7197222222222-73.97Koordinatoj: 4° 43′ N, 73° 58′ U (mapo) [+]
Alto 2 746 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha) [+]
La Calera (Kundinamarko)
La Calera (Kundinamarko)
DEC
La Calera
La Calera
Situo de La Calera
La Calera (Kolombio)
La Calera (Kolombio)
DEC
La Calera
La Calera
Situo de La Calera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Calera, Colombia [+]
vdr

Ekonomio redakti

Ĝia ekonomio estas varia, ĉar ĝi inkludas la agrikulturon tradician de terpomoj, maizo, karotoj ktp., krom la brutobredadon de bovinoj, ĉevaloj, ŝafoj, kaproj, trutoj ktp. Aliflanke estas grava mina espluatejo de kalkoŝtono kaj sablo. Krome estis industrio de produktado de cemento Samper (sed kiu estis translokigita en 1998) de la multnacia Cemex, la Agua Manantial de The Coca Cola Company, kaj krome ene de la teritorio de La Calera estas la du grandaj akvoreservejoj kiuj liverasakvon al la Akvedukto de Bogoto: nome San Rafael kaj Chingaza. Ankaŭ la turismo estas grava, ĉae de tie oni povas aliri al la Nacia Parko Chingaza, al la rigardejo Vía Bogotá- La Calera, al la zono de dancejoj, kaj ankaŭ multaj bienoj por ripozado kuŝas en La Calera.

Limoj redakti

  • Norde: Guasca y Sopó.
  • Sude: Choachí, Fómeque kaj Bogoto.
  • Oriente: Guasca, Junín kaj Fómeque.
  • Okcidente: Bogoto.