La Delicoj, en hispana origine Las Delicias, estas la nomo de unu de la administraj kvartaloj de la distrikto Arganzuelo, en Madrido (Hispanio). Ĝi havas formon trapezan kaj estas situanta ĉe la centro de la distrikto, limigita de la stratoj Bustamante kaj Ferrocarril norde, Méndez Álvaro oriente, Bolívar, Bronce kaj la avenuo Planetario sude kaj la stratoj Ambasadoroj kaj Delicoj okcidente. Estas ĉirkaŭata de la kvartaloj, apartenantaj al la sama distrikto, Palos de Moguer, Atoĉa, Legazpi, Laĉopero kaj La Akacioj (en la direko de la horloĝaj montriloj, komence de la nordo). Ene de la aktuala sistemo de divido de la urbo, la distrikto de Arganzuelo havas la kodon 02 kaj la kvartalo La Delicoj la 25.