Legazpi (Arganzuelo)

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Legazpi, Legazpi (metroo de Madrido) kaj Legazpi (stacidomo).

Legazpi estas la nomo de unu de la administraj kvartaloj de la distrikto Arganzuelo, en Madrido (Hispanio). Ĝi havas formon trapezan kaj estas situanta ĉe la sudokcidento de la distrikto, limigita de la stratoj Vado de Santa Catalina, Bolívar, Bronce, la avenuo Planetario kaj Méndez Álvaro norde; la aŭtoŝoseo ĉirkaŭa M-30 sudoriente kaj la rivero Manzanares kaj la M-30 sude. Estas ĉirkaŭata de la kvartaloj, apartenantaj al la sama distrikto, de Laĉopero, Delicoj kaj Atoĉo norde; Almendrales kaj Orcasitas, de la distrikto Usero, sudoriente, kaj Entrevías, de la distrikto de Ponto de Valjeko, sudoriente. Ene de la aktuala sistemo de divido de la urbo, la distrikto Arganzuelo havas la kodon 02 kaj Legazpi la 24.

Legazpi
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 19 538  (2018) [+]
Loĝdenso 13 992 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 3° 41′ U (mapo)40.3886-3.6879Koordinatoj: 40° 23′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Areo 1,39641 km² (1 39. 641 ha) [+]
Legazpi (Madrido)
Legazpi (Madrido)
DEC
Legazpi
Legazpi
Situo de Legazpi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Legazpi neighborhood, Madrid [+]
vdr
Kvartalo Legazpi.

Ties nomo rilatas al la hispana konkistadoro Miguel López de Legazpi.