La Espero de la mortkondamnito (katalune: L'esperança del condemnat a mort) estas triopo de tri pentraĵoj de Joan Miró, finita la 2-an de marto1974. Ĝi estas la lasta triptiko el serio komencita de la pentristo en 1961 per Triptiko Blua I, Blua II, Blua III.
„ la hororo sentita de la tuta popolo pro mortigo, per torturo de garoto, de la juna anarĥiisto Salvador Puig i Antich estas la deveno de la lasta triptiko de Miró[2]”
Inspirita aŭ ne de tiu horora ekzekuto, la triptiko ĉiuokaze respegulis la angorojn de la pentristo en politika kunteksto pro kiu li multe suferis malgraŭ lia kreema aktiveco
„ Oni tamen malpravus konsideri tiun pentraĵon kiel la resumon de la suferado de Antich, aŭ kredi, ke Miró estas nur priokupata kontraŭbatali la maljustaĵojn de putranta reĝimo. Simple, kvardek jarojn post liaj unuaj koleroj antaŭ la stulteco kiu foje ronĝas la mondon, la kataluno estas ankoraŭ kapabla krii, pere de sia pentraĵo, sian naŭzon. Kaj ekspozicii ĝin en Barcelono[3]”
Dupin, Jacques. (1993) Miró, 11961‑a eldono, Parizo: Flammarion, p. 479. ISBN 2-08-011744-0.
Joan Miró. (1995) Écrits et entretiens. Parizo: Daniel Lelong. Lelong1995.
Prat, Jean-Louis. (1990) Joan Miró, rétrospective de l'œuvre peint. Saint-Paul (Alpes-Maritimes): Fondation Maeght. ISBN 2-900923-018-7.
Rowell, Margit. (1986) Joan Miró, selected writings and interviews (angle). Bostono: J.K.Hall et Da Capo press, p. 356. ISBN 0306804859. (La verko arigas la leterojn de Miró al siaj amikoj kaj la skribaĵojn de amikoj de Miró pri la pentristo, kaj iliajn korespondaĵojn)