La Eta Knabino estas 6-minuta mallongfilmo de la svisa reĝisoro Samir originale produktita en Esperanto laŭ rakonto de Jürg Schubiger.[1]

La Eta Knabino
filmo
Originala lingvo Esperanto
Reĝisoro(j) Samir
IMDb
vdr

Enhavo de la filmo redakti

La filmo rakontas historion de knabino kiu serĉas helpon. En la arbaro ŝi renkontiĝas kun la lupo kaj poste sur la herbejo kun la virbovo. Ambaŭ ne povas helpi ŝin. La tri migradas tra la mondo, ĝis ili renkontiĝas kun la granda ino sur la monto. Terura fulmotondro atakas ilin kaj ili nur kun peno postvivas. Nun ili decidas, ke ili restos kune por la resto de sia vivo.

Aktoroj redakti

En la filmo aktoris Tonia Maria Zindel (eta kanbino), Andrea Zogg (lupo), Werner Lüdi (virbovo), Alexandra Prusa (granda ino)

Farado de la filmo redakti

La filmo estis realigita kun la plej simplaj rimedoj kaj malalta buĝedo pere de mana 16-milimetra kamerao kaj perlaborita sur simpla komputilo. La dialogoj en Esperantoj estis tradukitaj de Dietrich Michael Weidmann kaj Claude Piron kaj la akatoroj kaj la reĝisoro sekvis bazan Esperanto-kurson ĉe Esperanto-Societo Zuriko por kapabli paroli Esperanton en la filmo.

Sukceso de la filmo redakti

En 1997 okazis la unua prezentiĝo de la filmo dum la Filmfestivalo de Lokarno sur la Granda Placo kiel antaŭfilmo kune kun 7 mallongfilmoj de famaj filmistoj kadre de la 50-jara jubileo de la filmfestivalo.

La filmo gajnis 1998 la rigardantaran premion Ora Fiŝo de la festivalo Subĉiela Kinejo Letten.

La Eta Knabino estis prezentita dum la filmfestivaloj Rencontres Tout Ecran (Ĝenevo 1997), Rencontres Int. de Cinéma à Paris (Parizo 1997), Internacia Filmfestivalo de Tokio (Tokio 1997), Fest. del Cinema Giovani (Torino 1997), Fest. Int. del Cinema (Romo 1997), 25-a Internacia Festivalo de Burselo (Bruselo 1998), Internacia Filmfestivalo de Roterdamo (Roterdamo 1998).

Notoj kaj referencoj redakti