La Famodomo

La Famodomo (angle Hous of Fame laŭ la originala literumo; moderne angle The House of Fame [ðə haʊs əv feɪm]) estas mezanglalingva poemo de Geoffrey Chaucer pri sonĝa vizio, dum kiu la poeto vizitas la domon de la personigita diino Famo.

DatoRedakti

La poemo estis probable verkita inter 1379 kaj 1380, kio faras ĝin unu el liaj plej fruaj verkoj. Ĝi estis plej verŝajne verkita post The Book of the Duchess, sed ties kronologia rilato kun aliaj fruaj poemoj de Chaucer estas necerta.[1]

FormoRedakti

The House of Fame estas ĉirkaŭ 2005 liniojn longa, en tri libroj, komponita en oksilabaj distikoj.

EnhavoRedakti

La poemo priskribas sonĝan vizion de la poeto. Endormiĝinte, la poeto troviĝas en vitra templo ornamita per bildoj de famuloj kaj ties mortintoj. Kun aglo kiel gvidisto, li meditas pri la naturo de famo kaj pri la fido de la registrita renomo. Tio permesas al Chaucer kontempli la rolon de la poeto kiel informanto pri la vivoj de famuloj kaj pri kiom multa fido estas en tio rakontota.

NotojRedakti

  1. Lynch, Geoffrey Chaucer ; edited by Kathryn L. (2007). Dream visions and other poems. New York: W.W. Norton. ISBN 9780393925883.