La Fornarina

pentraĵo de Rafaelo

La Portreto de juna virino (konata ankaŭ kiel La fornarina) estas pentraĵo de la itala renesanca majstro Rafaelo, farita inter 1518 kaj 1520. Ĝi estas en la Galleria Nazionale d'Arte Antica en la Palaco Barberini, Romo.

Margherita Luti, nome La Fornarina, amantino de Rafaelo.

Probable tiu pentraĵo estis en la studio de la pentristo je sia morto en 1520, kaj ĝi estis modifita kaj poste vendita de lia helpanto Giulio Romano.[1] En la 16a jarcento la pentraĵo estis ĉe la Grafino Santafiora, kaj poste iĝis posedaĵo de la Duko Boncompagni kaj poste de la Galleria Nazionale kiu ankoraŭ posedas ĝin.

La virino estis tradicie identigita kun la fornarina (panbakistino) Margherita Luti, roma amantino de Rafaelo, kvankam tio estis celo de polemiko. La virino estis pentrita laŭ orienta stilo kaj havas nudajn mamojn. Ŝia maldekstra brako havas mallarĝan bendon kun la subskribo de la artisto, RAPHAEL URBINAS. Oni sugestis, ke la desktra mano sur la maldekstra mamo indikas kanceran mamotumoron maske de klasika amopozo.[2]

Analizoj per ikso-radiado montris, ke fone estis origie leonardeska pejzaĝo anstataŭ mirto, kiu estis dediĉita al Venuso, diino de amo kaj pasio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti