La Fuente de San Esteban

La Fuente de San Esteban estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. La Fuente de San Esteban estas tradukebla etimologie al La Fontano de Sankta Stefano. Fontano aperas en la suba pinto de la blazono.

La Fuente de San Esteban
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 284  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 6° 15′ U (mapo)40.800277777778-6.25Koordinatoj: 40° 48′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 77,04 km² (7 704 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Fuente de San Esteban (Provinco Salamanko)
La Fuente de San Esteban (Provinco Salamanko)
DEC
La Fuente de San Esteban
La Fuente de San Esteban
Situo de La Fuente de San Esteban
La Fuente de San Esteban (Hispanio)
La Fuente de San Esteban (Hispanio)
DEC
La Fuente de San Esteban
La Fuente de San Esteban
Situo de La Fuente de San Esteban

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Fuente de San Esteban [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Boadilla, La Fuente, Muñoz kaj Santa Olalla de Yeltes, okupas totalan areon de 77,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 270 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Boada, El Cubo de Don Sancho, Buenamadre, Pelarrodríguez (eksklavo), Garcirrey, Martín de Yeltes, Aldehuela de la Bóveda, Martín de Yeltes, Cabrillas kaj San Muñoz. Ĝi distas 57 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Ekde 1887 ĝi iĝis grava centro por fervojoj dum unu jarcento. Ĉe la submunicipo Muñoz, okazis la 21an de Decembro 1978 terura trajnakcidento kiam lokomotivo frapis aŭtobuson kiu estis trapasanta la fervojon. Mortis 32 el kiuj 30 infanoj: Ĝi estis ĝis nun la plej mortiga trajnakcidento okazinta en Hispanio pro surveturado en ĉenivela trapasejo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti