Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Gajulo, unu el la lingvaj serioj (Eldono E) de la gazeto Paustians Lustige Sprachzeitschrift, de la hamburga eldonejo Gebrüder Paustian (Fratoj Paustian).

Iniciatita en 1923 kaj redaktita de Karl Minor, la gazeto celis germanlingvan publikon, kiu deziris praktikon de la respektiva lingvo per anekdotoj kaj spritaj kelkfrazaj rakontetoj, kun bildoj. Tial la gazeto havis la moton Sie lachen und lernen (Vi ridas kaj lernas).

La lingvaj serioj aperis laŭ diversaj eldonritmoj - Eldono A en la angla, aperis ĉiumonate, same kiel Eldono B, en la franca. Eldono C, en la hispana, aperis ĉiun duan monaton. Eldonoj D, en la itala, tri fojojn en la jaro. Ĉi-saman ritmon havis la esperanta Eldono E, 12-paĝa, kiu aperis tri fojojn en la jaro.

Estas certe, ke almenaŭ 12 numeroj aperis en la Esperanta serio, dum aliaj serioj ekzistis ankoraŭ en la 1930-aj jaroj. En la 1950-aj la tekstoj en la angla kaj la franca plu aperis, en sama serio.

Unuopa prezo en la unua jaro de la Esperanta eldono - 50 oraj pfenigoj.