La infera kaldrono

(Alidirektita el La Infera Kaldrono)

Le Chaudron infernal, aperinta en Britio kiel The Infernal Cauldron kaj en Usono kiel The Infernal Caldron and the Phantasmal Vapors, estas 1903-a franca silenta trukfilmo reĝisorita de Georges Méliès. Ĝin eldonis la firmao de Méliès, Star Film Company, kiel numeron 499–500-an en ties katalogoj.[1]

La infera kaldrono
Bildo el la filmo
Bildo el la filmo
tridimensia filmo • mallonga filmo
Originala titolo Le Chaudron infernal
Produktadlando Francio
Originala lingvo Silenta
Kina aperdato 1903
Daŭro 36 metroj (1-2 minutoj)
Ĝenro horora filmo, muta filmo, trick film
Reĝisoro(j) Georges Méliès
Produktisto(j) Georges Méliès
Scenaro Georges Méliès
Muziko de Gaston Méliès
Rolantoj Georges Méliès
Produktinta firmao Star Film Company
Distribuo Star Film Company
IMDb
vdr

Intrigo redakti

En renesanca ĉambro ornamita per diablaj vizaĝoj kaj distordita blazono, ĝoja Satano ĵetas tri homajn viktimojn en kaldronon, kiu vomas flamojn. La viktimoj leviĝas el la kaldrono kiel nebulaj fantomoj kaj fariĝas fajrobuloj. La fajrobuloj multobliĝas kaj ĉasas Satanon ĉirkaŭ la ĉambro. Fine Satano mem saltas en la inferan kaldronon, kiu faras finan eksplodon de flamo.

Notoj redakti

  1. Malthête, Jacques; Mannoni, Laurent (2008). L'oeuvre de Georges Méliès. Paris: Éditions de La Martinière. p. 346. ISBN 9782732437323.