La Mondanoj

La Mondanoj estas iama germana hiphopa muzikgrupo, konsistinta el jenaj membroj:

  • Carsten KINDERMANN (basgitaro, kantado)
  • Tom STOCKMANN (gitaro, kantado)
  • Marcus WESCHE (drumo, kantado)
  • Aaron KOENIG (ĉefkantado, gitaro)
Reklambildkarto de la Mondanoj

Post furoraj koncertoj dum diversaj junularaj aranĝoj ili en 1987 finis sian du-jaran komunan muzikadon. Al la mondo ili postlasis nur la koncertan registraĵon dum la aranĝo JER en Mezőkövesd, Hungario en 1985, kaj ilia kanto: "Muskola belulino" eniris la kompilaĵon Vinilkosmo-kompil' 1 eldonita en 1995.

Post sia kariero en La Mondanoj Aaron Koenig eldonis soloalbumon en 1989 kun la titolo "Aaron brazilumas esperante", registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca.

Eksteraj ligilojRedakti