Aaron Koenig

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aaron KOENIG (vera nomo Stefan KOENIG, naskiĝis en 1964) estas eksa muzikisto de La Mondanoj kaj ĵurnalisto. Ekster la Esperanto-movado, li konatiĝis ĉefe kiel germana politika aktivulo, kaj de ja laro 2015 kiel fakulo pri bitmono.

Aaron Koenig
Aaron Koenig (PIRATEN-Bordkapelle).jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (59-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
en 2009

Li eldonis propran albumon: "Aaron brazilumas esperante", kun bosanovoj, registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de periodaĵo AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989. [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine [2]

Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple "Legomoj atakas la teron" en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.

La 4-an de julio 2009, li elektiĝis estrarano de la Pirata Partio de Germanio. En majo 2010, li eksiĝis el la Pirata Partio post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno. En septembro 2010, li kunfondis la islamofobian partion "Die Freiheit" ("La Libereco"), kiu similas al la nederlanda Popola Partio por Libereco kaj Demokratio de Geert Wilders. Li eksiĝis el tiu partio meze de novembro 2011.

VerkojRedakti

  • BITCOIN - Geld ohne Staat: Die digitale Währung aus Sicht der Wiener Schule der Volkswirtschaft, 2015
  • A Beginners Guide to Bitcoin And Austrian Economics, 2015
  • Cryptocoins - Investieren in digitale Währungen, 2017

Eksteraj ligilojRedakti