Bossa Nova

(Alidirektita el Bossa nova)

Bossa Nova (portugale por nova ondo) aŭ Esperante bosanovo estas stilo de brazila muziko; krom tio ĝi estas dancostilo baziĝanta sur la bosanova muziko. Ĝi aperis dum la fino de 1950-aj jaroj kaj komence de 1960-aj jaroj. Je la komence, la termino rilatis nur kun nova maniero ludi kaj kanti sambon ĵus aperinta tiam. Post kelkaj jaroj bosanovo fariĝis unu el la plej konataj brazilaj stiloj en la tuta mondo. Grave rolis en la muziko Antônio Carlos Jobim kaj João Gilberto.

Historio de la muzikstilo redakti

Origine „Bossa Nova“ estis la nomo de movado, kiu ekestis en la malfruaj 1950-aj jaroj en Brazilo kaj tie havis sian supron ĝis la fino de la 1960-aj jaroj. En tre moderna socia etoso la klera meztavolo eksperimentis per novaj formoj kaj esprimmanieroj en muziko kaj filmo.

Kiel unua bosanova kanto validas Chega de Saudade, kiun verkis Antônio Carlos Jobim (muziko) kaj Vinícius de Moraes (teksto) kaj kiun famigis la interpretaĵo de João Gilberto kiel unuopaĵo de 1958 kaj poste kiel albumo samnoma. Gilberto kaj Jobim pli kaj pli furoris per sia nova miksaĵo el sambo (respektive la pli malrapida Samba Canção) kaj malpasia ĵazo. La aranĝaĵoj baziĝis sur ofte flustrata kantostilo akompanata per virtuoze ludata gitaro. Ĝian muzikstilon kaj ludmanieron tre baldaŭ transprenis pluaj plejparte junaĝaj muzikistoj.

Tutmonde trarompis la muziko per la filmaĵo de Orfeu Negro de Marcel Camus (ekestinta de 1958 ĝis 1959). La legendo de Orfeo antaŭ la fono de la brazila karnavalo. La filmmuziko kontrastigas miksaĵon el rapidaj sambaj ritmoj kun malabunde aranĝitaj gitarpecoj de Luiz Bonfá kaj Antônio Carlos Jobim.

En la sekva tempo pluraj usonaj muzikistoj vizitis Brazilon kaj disvastigis la konatecon de la muziko, ekzemple Charlie Byrd kaj Stan Getz (en 1963 per Getz/Gilberto). Pluan influon je la sukceso de bosanovo en Usono havis muzikproduktisto Creed Taylor kaj la diskeldonejo Verve. Malgraŭ la lingva barilo portugallingvaj pecoj kiel A Garota de IpanemaMas Que Nada furoriĝis en Usono.

La ŝtatrenverso en 1964 fare de la armeo ŝanĝis de fundamente la politikan kaj socian etoson en Brazilo: la muziko ŝanĝiĝis, ĉar sub la cenzuro kritiko estis esprimebla jam nur per dusencaj tekstoj, por kio ekzemplas Chico Buarque kun sia albumo Construção.

Multaj artistoj forlasis Brazilon, grandparto de la ekziliĝintoj elmigis en Usonon. Ekde tiam mullte pli interinfluis bosanovo, la tiea ĵazo kaj la usona nigrula muziko. Ekestis sennombraj novaj surdiskigaĵoj de gravaj muzikistoj, kiujn oni ofte kategoriigas kiel bosanova ĵazo. Ekzemploj por tio estas Sergio Mendes kune kun muzikistoj de la diskeldonejo A&M same kiel sonregistraĵoj de Ella Fitzgerald (Ella Abraça Jobim) kaj Frank Sinatra (Francis Albert Sinatra & Antonio Carlos Jobim). Per tio komenciĝis definitive la disvastiĝo de ĉi tiu muzikstilo, kiu ĝis nun daŭras.

Pluaj evoluoj redakti

Bosanovo ĝis nun havas grandan tutmondan influon. En la brazila muziko mem ĝi influis mallongajn tendencojn kiel ekzemple Tropicália / Tropicalismo (ekde 1964, militistas ŝtatrenverso) kaj la protestokanton.

La instrumenta muziko similstila plej ofte nomiĝas samboĵazo.

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la muziko estis nove malkovrata kaj per novmiksaĵoj kaj kopiludaĵoj surmerkatigata. Kiel brasilectro oni nomas muzikstilon, kiu nove kunmetas specimenojn el originalaj muzikpecoj. La sono estas intence malnovmoda, do la muziko povas estis kaj tre malrapida kaj malstreĉiga kaj ankaŭ rapida kaj bone dancebla. Reprezentanto estas ekzemple Bebel Gilberto aŭ la bando Thievery Corporation [ŝtelokorporacio].

La instrumenta muzikaĵo "Soul Bossa Nova" de Quincy Jones estas tre konata; oni ludas ĝin ofte kiel fonmuziko en televido, plejofte je gajaj kontribuoj.

Alfabeta listo de bosanovaj muzikistoj redakti

Aliaj muzikistoj el la ĉirkaŭaĵo de bosanovo redakti

Dancostilo bosanovo redakti

La dancostilo bosanovo ekestis proksimume 1960 kaj onidire devenas de Joe Lanza. Ĝi iomete popularis nur ĝis en la mezo de la 1960-aj jaroj kiel mododanco. Ĝi konsistas el tre longa baza paŝo de 32 kvarontaktoj. Konataj estas proksimume dek diversaj simplaj paŝovicoj, kiuj plejparte estas realigataj en rektangulo. Oni povas danci unuope aŭ pare. Al ĝi apartenas mola irmaniero, kiu ebligas flankenmovojn kaj koksosvingojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti