Elis Regina (plena nomo: Elis Regina Carvalho Costa; naskiĝinta la 17-an de marto 1945 en Porto-Alegro, Brazilo; mortinta la 19-an de januaro 1982 en San-Paŭlo, Brazilo) estis brazila kantistino de bosanovo kaj ĵazo, konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la Muziko Populara Brazila. Ŝian fruan morton en la aĝo de 36 jaroj kaŭzis trodozo de kokaino kaj alkoholo, kvankam oni pripensas la teorion, ke ŝi estis viktimo de la tiam reganta militista reĝimo diktatoreca.[1] Multaj muzikistoj kaj recenzistoj ŝin rigardas kiel unu el la plej bonaj kantistoj de Brazilo.[1]

Elis Regina
Elis Regina dum intervjuo kun Klaudio Kleiman (Revuo Expreso Imaginario). Bonaero, decembron de 1979
Elis Regina dum intervjuo kun Klaudio Kleiman (Revuo Expreso Imaginario). Bonaero, decembron de 1979
Persona informo
Naskonomo Elis Regina Carvalho Costa
Naskiĝo 17-an de marto 1945 (1945-03-17)
en Porto-Alegro
Morto 19-an de januaro 1982 (1982-01-19) (36-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortokialo trodozo
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Elis Regina
Familio
Edz(in)o Cesar Camargo Mariano
Amkunulo Nelson Motta
Infanoj Pedro Mariano • Maria Rita
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
vdr
Elis Reĝina

Vivo redakti

 
Domo de infanaĝo de Elis Regina (1945-1982) en Porto-Alegro

Elis Regina naskiĝis en Porto-Alegro (federaciero Suda Rio-Grando) kaj devenis el etburĝaj cirkonstancoj. La kantistino komencis sia karieron jam infanaĝe: En ŝia naskiĝurbo ŝi komencis sian karieron kantante en la aĝo de 11 jaroj en la porinfana radioprogramo O Clube do Gurí de la radiostacio Farroupilha. Jam en la jaro 1959 ŝi kantetis en radioelsendoj de Rádio Gaúcha la aktualajn furoraĵojn. Malpli bosanovo, kiu en suda Brazilo ne estis tiom konata, sed bolerojn kaj rokmuzikajn baladojn.

Sekvan jaron ŝi vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie ŝi sonregistris sian unuan longdaŭran gramofondiskon, Viva a Brotolândia. Ŝia unua provo enradikiĝi en Rio-de-Ĵanejro tamen finiĝis per seniluziiĝo. Ŝi ne trafis la guston de la loĝantoj de Rio-de-Ĵanejro, kiuj plene estis sub la influo de la „malpasia“ bosanovo. Ŝi retiriĝis al San-Paŭlo, por perfektigi sian artan lertecon. Tio estis avantaĝa por ŝi, ĉar la muziko de tiu ĉi urbo pli kaj pli akiris gravecon tutlandan. Elis Regina atingis la konekton kun la nova, muzika medio.

Ŝia dua disko estis "Poema de Amor" el 1962. En 1965 ŝi prezentis kune kun Jair Rodrigues en la mita spektaklo „Dois na Bossa“ kaj ankaŭ publikigis la sondiskon Dois na bossa, per kiu ŝi rikoltis rekordan vendosumon tutlandan. En la aĝo de 20 jaroj ŝi gajnis pli ol 15.000 dolarojn ĉiumonate, estris sian televidprogramon, kiun ŝi sukcesigis. La tiel nomata Plej Granda Kantistino de Brazilo travivis sian sukceson utiligante la fruktojn de sia laboro.

Ŝia spektaklo „Falso Brilhante“ apartenas al ŝiaj plej grandaj sukcesoj. En São Paulo pli ol 300.000 homoj spektis ŝiajn prezentadojn. En la muzikhistorion eniris la kunverkado de Elis Regina kun Antônio Carlos Jobim, kun kiu ŝi en 1974 sonregistris kaj eldonis la albumon „Elis & Tom“, kiun la recenzistoj konsideris kiel unu el la plej bonaj sondiskoj de bosanovo. Ŝi kantis multajn komponaĵoj de „Tom“ Jobim, inter ili ankaŭ Águas de Março, kiun en 2001 la legantoj de la gazeto Folha de São Paulo balotis kiel plej bonan brazilan kanton de ĉiuj tempoj. Regina kaj Jobim ofte kantis la titolon dum koncertoj kaj televidprogramoj kiel duopo. La spektaklo „Transversal do Tempo“ (1978) havas preskaŭ ĉambromuzikajn trajtojn. La pecoj peras melankolian, insistan etoson.

Elis Regina tamen ne nur daŭrigis siajn sukcesojn, sed ankaŭ atente sekvis novajn muzikajn evoluojn kaj prezentis ankaŭ per titoloj de nekonataj aŭtoroj. Multaj loĝantoj de Rio-de-Ĵanejro ne ĉiam ŝatis komprenigi al si ŝiajn turnojn kaj returnojn. La publika favoro restis ŝanceliĝa, ĝia inklino ne ĉiam estis certa.

Elis Regina estis du fojojn geedziĝinta. El ŝia unua geedzeco kun muzikisto Ronaldo Bôscoli originas la filo João Marcelo Bôscoli. El ŝia dua geedzeco kun la brazila ĵazmuzikisto kaj pianisto César Camargo Mariano devenis Pedro Camargo Mariano kaj Maria Rita. La filino Maria Rita ekde 2003 ankaŭ estas sukcesa kiel kantistino.

La kantoj, kiujn ŝi interpretis, enhavis ne malofte – por la brazila aŭskultantaro de la epoko senprobleme malĉifreblajn – kritikajn aludojn sur la militista diktatoreco dum la "plumbaj jaroj" ("anos de chumbo"), ekzemple en titoloj kiel "O Bêbado e a Equilibrista". Elis Regina ofte kritikis la brazilan diktatorecon, kiu persekutis kaj pelis ekzilen multajn muzikistojn de ŝia generacio. En intervjuo de 1969 ŝi deklaris, ke Brazilo estas regata de "goriloj". Ŝia populareco gardis ŝin kontraŭ la malliberejo, sed finfine la aŭtoridatoj devigis ŝin kanti la nacian himnon, kio kompreneble vekis la koleron de multaj maldekstruloj brazilaj.

Elis Regina evidente mortis pro trodozo de drogoj, trankviligiloj kaj alkoholo en 1982 en la aĝo de 36 jaroj.[2] Onidire temus pri la kombinaĵo de malbonsortaj cirkonstancoj. Kvankam disvastiĝis novaĵoj, ke la ĉefkomando de la militista reĝimo murdigis ŝin, ĉar la dissendo de la oficiala raporto de ŝia aŭtopsio al la gazetaro prokrastiĝis tro multan tempon, pri la mortokaŭzo de Elis Regina restas nur supozoj. Ĝis la nuntempo oni ne scias precize, kio okazis en ŝia domo la tagon de ŝia morto. Ŝi estis entombigata sur la tombejo de Morumbi, kvartalo de San-Paŭlo.

Graveco kaj postefiko redakti

Per Elis Regina komenciĝis generacio de muzikistoj, kies prezentado ne nur estis unudimensia kiel en la pasinteco. Ŝi volis sin prezenti pli multfaceta, ne nur per la voĉo, kaj ŝi ekscitis per sia prezentado pli sentojn, ol oni estis kutimiĝinta ĝis tiam. Elis Regina estis temperamentoplena, karismo- kaj ĉarmdisradia persono, kiu metis per sia prezentado novajn normojn. Ŝi estis nomata „Reĝino de Música Popular Brasileira“. Ŝia persona stilo ne nur estis stampita de ŝia voĉo, sed ankaŭ de ŝiaj gestaro, mienaro kaj kostumoj. Ŝia aperaĵo ne nepre estis stelula, sed sur la scenejo ŝi suferis vastan metamorfozon. Ŝi kantis bosanovon, kvazaŭ ŝi volus forflugi per pasiaj movoj de siaj brakoj, kiuj similis helicopadelojn. Foje ŝi kuris pli ol du horojn senpaŭze super la scenejo. Ŝi ŝajnis esti mania de la muziko, kaj ŝia pasio ŝajnis esti senkompromisa.

Per siaj multaj prezentadoj dum festivaloj ŝi sukcesis meti muzikistojn kaj verkistojn tiam ankoraŭ nekonatajn en la scenejolumon: Milton Nascimento (Nada Será Como Antes), Vinícius de Moraes kaj Baden Powell de Aquino (Canto de Ossanha) aŭ Edu Lobo (Arrastão, Upa Neguinho). Fine de la 1960-aj kaj komence de la1970-aj jaroj Elis Regina helpis popularigi la verkadon de la tropikisma movado, registrante kantojn de muzikistoj kiel Gilberto Gil.

En la portugallingvaj landoj oni pli kaj pli eldonas prezentadojn de Elis Regina sur lumdiskego. Je tio temas pri malnovaj registraĵoj, kiujn oni elspeze restaŭris ciferecige.

Diskaro redakti

 
Monumento por Elis Regina en Porto-Alegro

Postmortaj publikaĵoj redakti

  • 1982: Trem azul (registraĵo de la lasta koncerto de Elis el 1981)
  • 1983: Vento de maio
  • 1984: Luz das estrelas
  • 1987: Personalidade: Elis Regina (eldonaĵo kiel gramofondisko kaj unua eldono kiel lumdisko en 1987 fare de Polygram Do Brasil, enhavanta kelkajn el ŝiaj sukcesoj).
  • 1994: Elis Regina no “Fino da bossa” (memordiskaro de 3 lumdiskoj de rektaj registraĵoj de televidprogramo, inter la jaroj 1965 kaj 1967)
  • 1995: Elis Regina ao vivo
  • 1996: Eternamente Elis
  • 2002: 20 anos de saudade (kolekto da unuopaĵoj el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti