Tiro ao Álvaro estas sambo-kanto de la brazilano Adoniran Barbosa[1] el la jaro 1960. Ĝi estis verkita de Barbosa kaj la radioĵurnalisto Osvaldo Moles. Provo de publikigo okazis en 1973, sed ĝi ne sukcesis ĝis 1980 kun la versio prezentita fare de Elis Regina. Ĝin kantis interalie la grupo Demônios da Garoa.[2],[3]

Historio redakti

La kanto estas paŭlista sambo, diferenca de la carioca sambo kaj la titolo rilatas al la sporto de pafado (angle bullseye shooting), kiu en Brazilo estas nomita "tiro ao alvo". Dum la milita diktatoreco,[4] kontraŭulo de la reĝimo estis nomita "alvo" (celo). Barbosa kaj Moles, esperante ne esti cenzuritaj, ŝanĝis la terminon al la komuna antaŭnomo Álvaro, kiu havas perfektan asonancon kun "alvo".[5]

La kanto estis cenzurita kun la preteksto de "...teksto en malbona gusto...", ĉar ĝi ŝanĝis iujn vortojn kun la uzo de la Paulista akĉento: "flechada" (sago) kun "frechada", "tábua" (haktabulo) kun “táubua”, “automóvel” (aŭtomobilo) kun “automorver” kaj “revólver” (revolvero) kun “revorver”.

Referencoj redakti

  1. Adoniran Barbosa. dicionariompb.com.br. Arkivita el la originalo je 2016-11-06. Alirita 2022-10-10.
  2. Stream Tiro ao Álvaro (Adoniran Barbosa/Osvaldo Moles) e Samba do Arnesto (Adoniran Barbosa/Alocin). soundcloud.com. Alirita 2022-10-10.
  3. O que significa a expressão Tiro ao Álvaro?. afontedeinformacao.com. Alirita 2022-10-09.
  4. Vera Denise Reichel Bessa (2019). O exercício da liberdade de expressão em tempos de ditadura: as canções de resistência e a perseguição aos músicos (portugale). repositorio.faculdadeam.edu.br. Alirita 2022-10-09.
  5. Porque a música Tiro ao alvo foi censurada?. respostascertas.pt. Alirita 2022-10-09.

Vidu ankaŭ redakti