Adoniran Barbosa, realnome João Rubinato (naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1910(nun 1910-08-06) en Valinhos, mortis la 23-an de novembro 1982 en San-Paŭlo), estis brazila komponisto, kantisto kaj aktoro. Same kiel Toquinho, Pixinguinha kaj Alcione, Barbosa estas konsiderata unu el la plejuloj de brazila paŭlista sambo, kvankam liaj verkoj estas diversstilaj.

Adoniran Barbosa
Persona informo
Naskonomo João Rubinato
Aliaj nomoj Adoniran Barbosa
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1910 (1910-08-06)
en Valinhos
Morto 23-an de novembro 1982 (1982-11-23) (72-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortokialo pulma emfizemo
Tombo Cemitério da Paz
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Infano 1
Okupo
Okupo kantistokomponisto • filmaktoro • televida aktoro • kantoverkistokomikisto
Verkoj Saudosa Maloca
Joga a chave
Samba do Arnesto
Tiro ao Álvaro
Trem das Onze
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en 1910, liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj el Cavarzere, en la provinco de Venecio.[1]

Li debutis kiel kantisto en 1949. En la 1950-aj jaroj li aperis en tri filmoj, post kiuj li dediĉis sin ekskluzive al muziko.

Adoniran Barbosa estas unuanime rekonita en Brazilo kiel la patro de la paŭlista sambo. Inter liaj plej famaj komponaĵoj, Samba do Arnesto, Joga a chave, Trem das Onze kaj Tiro ao Álvaro (verkita en duopo kun Osvaldo Moles), plejparte konfiditaj al la voĉo de Elis Regina.

Li mortis en 1982 pro pulmoemfizemo.[2],[3]

Referencoj redakti