Dorival Caymmi (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1914 en Salvador de Bahio; mortinta la 16-an de aŭgusto 2008 en Rio-de-Ĵanejro) estis unu el la plej gravaj brazilaj muzikistoj.

Dorival Caymmi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1914 (1914-04-30)
en Salvador de Bahio
Morto 16-an de aŭgusto 2008 (2008-08-16) (94-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo rena kancero
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infanoj Nana Caymmi • Dori Caymmi • Danilo Caymmi
Okupo
Okupo kantisto • pentristo • komponisto • ĵazmuzikisto • gitaristokantoverkistoaktoro
vdr
Dorival Caymmi

Vivo redakti

La filo de itala enmigrinto kaj nigrula Bahianino verkis multajn klasikaĵojn de Muziko Populara Brazila (MPB) ekzemple O Samba da Minha Terra, Saudade de Bahia, Rosa Morena, Promessa de Pescador kaj O Vento.

Kvankam li celebras Bahion kaj ĝiajn loĝantojn en siaj kantoj kaj en la konscio brazilo estas pratipo de bahia kulturo, li tamen frue translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie li havis sukceson en la 930-aj jaroj kaj restis ekde tiam. Siajn unuajn sukcesajn pecojn li komponis por kantistino Carmen Miranda, inter ili O Que é Que a Baiana Tem?. Kvin jardekojn li komponis, ludis gitaron, kantis kaj direktis bandojn kaj orkestrojn. Por multaj muzikistoj de bosanovo, de postsekva tropikaliismo kaj de MPB li estis unu el la plej influaj muzikistoj.

Kun la fama verkistoj Jorge Amado li estis en amikeca rilato, kiu daŭris ĝis ties morto.

Dorival Caymmi mortis la 16-an de aŭgusto 2008.[1]

Referencoj redakti

  1. Zee News: Nekrologo