Bebel Gilberto [beˈbɛl ʒilˈbɛrtu] (naskiĝinta la 12-an de majo 1966 en Novjorko kiel Isabel Gilberto de Oliveira) estas brazila kantistino kaj kantaŭtorino. Ŝi estas la filino de João Gilberto kaj Miúcha (Heloísa Buarque de Hollanda, fratino de Chico Buarque), du gravuloj de la muzika mondo de Brazilo.

Bebel Gilberto
Bebel Gilberto en Budapeŝto
Bebel Gilberto en Budapeŝto
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1966 (1966-05-12) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj brazilportugalaangla
Ŝtataneco UsonoBrazilo
Familio
Patro João Gilberto
Patrino Miúcha
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto • komponistoaktoro
TTT
Retejo https://www.bebelgilberto.com
vdr

Kariero redakti

Bebel Gilberto komencis jam kiel infano kanti en ĥoroj kaj sur diskoj por infanoj, ankaŭ ŝi prezentis en muzikaloj.

Dum la 1980-aj jaroj ŝi provis solistan karieron kaj kunlaboris precipe kun Cazuza, sed ankaŭ aliaj steluloj de Muziko Populara Brazila. En la jaro 1991 ŝi transloĝis al Novjorko, kie ŝi kunlaboris kun muzikistoj kaj diskludistoj kaj provis kunfandi sian bosanovon kun aliaj muzikstiloj. En la jaro 2000 ŝi eldonis kune kun diskludisto Suba sian lumdiskon Tanto Tempo, kiu atingis bonan lokon en la mondmuzikaj ranglistoj. En la jaro aperis la disko Tanto Tempo Remixes, kiu sin apogis sur la sukceson de ŝia lumdisko. En 2004 sekvis la albumo Bebel Gilberto kaj en 2005 ties remiksaĵoj.

Ŝiaj konataj kantoj Samba da Benção, Tanto Tempo kaj Mais Feliz estas filmmuzikaĵoj.

Diskaro (selekto) redakti

  • 1986 – Bebel Gilberto (EP, WEA)
  • 1991 – De Tarde … Vendo O Mar
  • 2000 – Tanto Tempo (Ziriguiboom)
  • 2001 – Tanto Tempo Remixes (Ziriguiboom)
  • 2004 – Bebel Gilberto (Ziriguiboom)
  • 2007 – Momento (Ziriguiboom)
  • 2009 – All in One (Verve)

Kiel gastkantistino redakti

  • 1980 – João Gilberto: Chega de Saudade sur João Gilberto Prado Pereira de Oliveira
  • 1989 – Miúcha kaj Tom Jobim: Calice sur Falando de Amor
  • 1991 – Caetano Veloso: Fora da Ordem sur Circuladô
  • 1994 – Towa Tei: tri pecoj surFuture Listening!
  • 1996 – kun Cazuza: Preciso Dizer Que Te Amo sur Red Hot + Rio
  • 1997 – Towa Tei: Private Eyes sur Sound Museum
  • 1998 – Otto: Bob sur Samba Pra Burro
  • 2006 – Peeping Tom (Mike Patton): Caipirinha sur Peeping Tom
  • 2006 – Forro in the Dark: Wandering Swallow (Juazeiro) sur Bonfires of São João
  • 2009 – Ben Perowsky: Kings Fall sur Ben Perowsky Presents: Moodswing Orchestra
  • 2011 – Miguel Migs: Zulu sur Outside the Skyline

Eksteraj ligiloj redakti