Mas que nada

(Alidirektita el Mas Que Nada)

Mas que nada ([ˌmaskiˈnadɐ], brazilportugale, proks. „Kio do?“, en multaj lumdiskaj akompantekstoj malĝuste indikita kiel Mais que nada, kiu signifas „Pli ol nenio“) estas la plej fama peco de la brazila muzikisto Sérgio Mendes, kiun komponis en 1963 la brazila muzikisto Jorge Ben Jor. En Usono oni atribuas ĉi tiun kanton ĉefe al Sérgio Mendes, kaj Jorge Ben Jor estas nekonata. En Brazilo estas tute male.

La kanton ankoraŭ regule prezentas je koncertoj Sérgio Mendes (ofte je la fino kun granda aplaŭdo) kaj Jorge Ben Jor (kvankam nur unu el liaj proks. dudek famaj titoloj), kies muzikon latinamerika ĵurnalisto priskribis kiel „infektema transkontinenta afrika ritmomodelo“.

Novversioj redakti

La fama enkonduko de „Mas que nada“, kiun muzikas Sérgio Mendes & Brasil ’66, ankaŭ aŭdeblas en la filmo Austin Powers: International Man of Mystery“ (1997), kaj kompleta sonregistraĵo de la kanto, aperinta per la filmmuziko-albumo publikiĝis per tio al nova generacio de aŭskultantoj, ĉefe en Usono. La kroata violonĉelisto Walter Despalj aranĝis la originalaĵon de Jorge Ben Jor por violonĉel-ensemblo.

La peco estas uzata je multaj varbfilmetoj (ankaŭ pro la pli malpli sukcesa piedpilka nacia taĉmento brazila). Sportvaroprodukstisto Nike uzis la kanton laŭ sonregistraĵo de Tamba Trio en du diversaj varbagadoj pokaze dum la futbalaj mondpokaloj de 1998 kaj 2006.

Sérgio Mendes feat. The Black Eyed Peas noveldonis la pecon „Mas que nada“ en 2006, ĉi-tiu versio aperas sur la albumo „Timeless“. Pluaj novversioj ekzistas de Mary Roos (germana versio kun la titolo: „Blauer Montag“) same kiel de Al Jarreau, Astrud Gilberto, Dizzy Gillespie, Luiz Henrique, de la nurvoĉa kantgrupo Sjaella, Horst Jankowski, Miriam Makeba, Oscar Peterson, de Tamba Trio, Vikki Carr, Werner Müller & sein Orchester, Ella Fitzgerald kun Count Basie Orchestra, Sylvia Vrethammar, Elza Soares, kaj Jessy J. En la filmmuziko de la kinofilmo „Sex and the City – la filmo“ el la jaro 2008 ekzistas plua novversio de Baccara-kantistino Mayte Matée. Krome la filmmuziko por la filmo Rio el la jaro 2011 enhavas version indikitan kiel 2011 Rio Version.

Teksto (libere tradukita) redakti

Mas que nada Kio do?
Sai da minha frente Foriru el mia vido
Eu quero passar Mi volas preterpasi
Pois o samba está animado Ĉar ĉi-tiu sambo estas vigla
O que eu quero é sambar Tio, kion mi volas, estas danci sambon!
Este samba Ĉi tiun sambon,
Que é mixto de maracatú Kiu estas miksaĵo el marakatuo,
É samba de preto velho kaj de la sambo de la Maljuna Nigrulo

(Spirito el la umbanda religio)

Samba de preto tu Sambo de vi nigrulo
Mas que nada Kio do?
Um samba como esse tão legal Sambo kiel tiu bela
Você não vai querer que eu chegue no final Vi ne volos, ke mi ĉesu. (...atingu la finon)