La financa societo La Nef estas kooperativo de solidaraj financoj kies sidejo troviĝas en Villeurbanne (Rodano en la regiono Rodano-Alpoj). Ĝi multe inspiriĝis el la socia antropozofa pensoskolo. De ĝia kreo en 1988, ĝi praktikas duoblan aktivaĵon de ŝparmonkolektado kaj kredito kadre de aprobkonsento de la Banko de Francio.

La Nef
entrepreno vd
Dum 30-a de decembro 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo alia anonima societo kooperativa direktata (autre SA coopérative à directoire) laŭ juro de Francio
Fondintoj Henri Nouyrit • Jean-Pierre Bideau vd
Ĉefestro(j) Bernard Horenbeek vd
Sidejo Vaulx-en-Velin
Lando Francio
Dungitoj 114
filiaj kompanioj Q110060318Q110062883Q110062984Q110063259Q110063285 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La asocion por Nova Frata Ekonomio oni kreis en 1979. La nova banka leĝo de 1984 trudpelis la asocion ŝanĝi sian statuson. Laŭ iniciativo de 650 kooperantoj, oni kreis la kooperativan financan anoniman societon en 1988. La unua prezidanto estis Henri Nouyrit, terkulturisto kaj kooperativestro. La unua sidejo estis instalita en Bourbon-l'Archambault en la regiono Aŭvernjo.

Funkciado redakti

La ŝparmonon kolektitan ĉe templimaj kontoj aŭ ĉe kurantaj kontoj deponas privataj individuoj, asocioj kaj firmaoj. Ĉar La Nef ne ankoraŭ disponas je aprobkonsento esti konsiderata kiel banka establaĵo, la Nef-kurantaj kontoj gastas kadre de partnereco ĉe la banko Crédit coopératif, kiu estas ano de la grupo Banque Populaire.

La financrimedoj alkonsentitaj de la Nef ebligas subteni kreadon kaj disvolvadon de profesiaj kaj asociaj aktivaĵoj kun socialaj kaj naturrespektemaj celoj. En 2007, 315 pruntedonojn oni alkonsentis por ĉioma sumo de 19,7 milionoj da €.

En 2009, pli ol 21500 societanoj deponis sian ŝparmonon aŭ kontraktis por monpruntepreno ĉe la Nef dum la societanaro kreskas po 200 novaj membroj ĉiumonate.

La Nef membras en la Eŭropa Federacio de Etikaj kaj Alternativaj Bankoj (FEBEA) kaj en la internacia asocio de investantoj en socia ekonomio (INAISE), ambaŭ sidas en Bruselo (Belgio).

Kune kun siaj itala (Banca popolare Etica) kaj hispana (Fiare) partneroj, La Nef laboras pri konstruado de eŭropa etika kooperativa banko. Kelkaj esperantlingvaj NEFanoj revas pri tio, ke en tiu estonta eŭropa banko oni uzu esperanton kiel laborlingvon. La "Manifeston por eŭropa etika banko" la Nef adoptis en majo 2008.

Eksteraj ligiloj redakti