La Rinconada de la Sierra

La Rinconada de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la municiparo Sierra de Francia. La Rinconada de la Sierra estas tradukebla etimologie al La Anguleto de la Montaro.

La Rinconada de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37607
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 6° 1′ U (mapo)40.616944444444-6.0166666666667Koordinatoj: 40° 37′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 008 m [+]
Areo 13,06 km² (1 306 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Rinconada de la Sierra (Provinco Salamanko)
La Rinconada de la Sierra (Provinco Salamanko)
DEC
La Rinconada de la Sierra
La Rinconada de la Sierra
Situo de La Rinconada de la Sierra
La Rinconada de la Sierra (Hispanio)
La Rinconada de la Sierra (Hispanio)
DEC
La Rinconada de la Sierra
La Rinconada de la Sierra
Situo de La Rinconada de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Rinconada de la Sierra [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Rinconada kaj Ventas de Garriel, okupas totalan areon de 13,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 119 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Tamames, Tejeda, Segoyuela, Escurial de la Sierra, Aldeanueva de la Sierra, Linares de Riofrío, La Bastida, Garcibuey kaj Valero. Ĝi distas 74 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti